Antaŭmarto en Germanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
== Literatura antaŭmarto en Germanio ==
[[Dosiero:Heinrich-heine 1.jpg|thumb|Heinrich Heine, 1831]]
La nocio antaŭmarto estas malklara arnomo por la oponema ĝis revoluciema politika literaturo de la jardekoj antaŭ la germana marta revolucio de 1848. La komenco de ĉi tiu literatura epoko estas pridisputata; kelkaj ekigas ĝin je 1815 ([[Viena kongreso]]), aliaj je 1819 ([[Rezolucioj de Karlsbad]]), 1830 ([[Franca revolucio de 1830]]) aŭ 1840 (Rejn-Krizo). La antaŭmarto, kiu alcelis politikajn ŝanĝojn en [[Germanio]] kaj esperis plibonigon de la vivvkondiĉoj, kontraŭis la literaturon de la konservema, restaurxemarestaŭrema kaj politike rezignema bidermajro. Gravaj ĝenroj de la antaŭmarto estas la [[letero]], la [[vojaĝlibro]] kaj la politika [[poemo]]. La literaturmovado „Junges Deutschland“ (juna Germanio), kies publikaĵojn en 1835 malpermesis la parlamento de la Germana Ligo, verŝajne estas la plej grava grupo de verkistoj en ĉi tiu epoko. La reprezentantoj de ĉi tiu tendenco volis atingi la politikan konscion de la burĝaro kaj postulis engaĝiĝeman literaturon, kiu orientiĝu je la socia realeco. Ĝia forturniĝo de la idealoj de [[Vajmara klasiko]] esprimiĝis en la vortkreitaĵo de Heinrich HeinesHeine pri la ''fino de la artepoko''. Ĉefreprezentantoj de la „Junges Deutschland“ estis [[Karl Gutzkow]], [[Heinrich Laube]], [[Theodor Mundt]] kaj [[Ludolf Wienbarg]].
 
Dum kiam la jungermanoj, kies lieraraliteratura-politika efiko kulminis meze de la 30-aj jaroj, antaŭ ĉio utiligis al si diversajn formojn de [[prozo]] kaj fondis proprajn [[revuo]]jn, la antaŭmartaj poetoj, pli poste en la 40-aj jaroj aktivaj antaŭmartaj poetoj, provis unuavice agi pro la progreso per engaĝiĝa [[liriko]]. Al la plej gravaj verkistoj de ĉi tiu direkto apartenas [[August Heinrich Hoffmann von Fallersleben]], [[Ferdinand Freiligrath]] (''Ca ira'', ''Neue politische und soziale Gedichte'' – Novaj politikaj kaj sociaj poemoj) kaj [[Georg Herwegh]] (''Gedichte eines Lebendigen'' – Poemoj de vivanto). Ĉirilate nomendas ankaŭ [[Robert Eduard Prutz]] kaj [[Georg Weerth]] (''Humoristische Skizzen aus dem deutschen Handelsleben'' – Humuraj skizoj el la germana komerca vivo, ''Leben und Taten des berühmten Ritters Schnapphanski'' – Vivo kaj agadoj de la fama kavaliro BanditowskiBanditovskij), kiun la marksisme orientita literaturscienco ŝatis nomi unua „poeto de la germana proletaro“.
 
[[Dosiero:Börne,_Ludwig.jpg|thumb|Ludwig Börne (ca. 1835)]]
Linio 33:
Al la literaturo de la antaŭmarto ankaŭ apartenas la verkaro de [[Georg Büchner]] (Woyzeck, Lenz, Der Hessische Landbote, Leonce und Lena, Dantons Tod). Dumtempe li kontaktis kun Gutzkow, opiniis tamen la strategion de la Junges Deutschland entute troorientita pri la burĝaro. Büchner kaj [[Christian Dietrich Grabbe]] laŭ siaj apartaj manieroj donis novajn impulsojn al la [[dramo]]ĝenro.
 
[[Heinrich Heine]] distanciĝis pro sia alta estetika pretendo de la jungermanoj, tamen plejparte konsentis kun ilia socikritiko. Do ne hazarde la ligoparlamento inkludis en sia malpermesa rezolucio kontraŭ la verkoj de la ''Junges Deutschland'' inkludis ankaŭ lin. La antaŭmartaj poetoj, kiujn li je ilia unua sinprezentado kritikis kiel „tendencpoetoj“ kaj karikaturis, sekvatempe inspiris lin al poemoj pri politikaj okazintaĵoj, ekz. ''Die schlesischen Weber'' (La sileziaj teksistoj ) kaj la verseposo ''Deutschland. Ein Wintermärchen'' (Germanio. Vintra fabelo), kiuj apartenas al liaj plej radikalaj esprimoj.
 
Pluaj verkistoj el la literatura antaŭmarto estas i.a. [[Ernst Dronke]] aŭ [[Adolf Glassbrenner]], por ne forgesi la inaj verkistoj pli kaj pli sinprezentaj al publiko, kiuj kiel [[Louise Aston]] (''Meine Emanzipation'' – mia emancipiĝo) aŭ [[Fanny Lewald]] (''Einige Gedanken über Mädchenerziehung'' – Kelkaj ideoj pri la edukado de knabinoj) temigis inspecifajn aŭ kiel [[Bettina von Arnim]] (''Dies Buch gehört dem König'' – Ĉi tiu libro apartenas al la reĝo) socialajn demandojn.