Por signi muzikan [[frazo (muziko)|frazon]] [[komponistkomponisto]]ojj utiligas ekde la fino de la 18-a jarcento – antaŭe oni antaŭkondiĉis de la interpretoj la senton por frazoj – indikojn pri [[frazigo]], precipe koncertadinstrukcioj kiel [[spirosigno]]j, [[fermato]]j, [[ligarko]]j, [[stakato]]punktoj aŭ [[paŭzo (muziko)|paŭzoj]]. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento [[Hugo Riemann]] evoluigis en sia frazoinstruo la frazarkon por marki, kiujn tonoj apartenas al [[muzikaj formoj|formala]] kunteksto (analoge al gramatika frazo). Dum la prezentado oni povas frazigi la muzikan parton ekz. per [[Artikulacio (muziko)|artikulacio]], pliigo aŭ malpliigo de [[laŭteco]] aŭ [[agogiko (muziko)|agogiko]].