Daniele Vitali: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Daniele Vitali (n. en Bolonjo, la 30-an de aŭgusto 1969) estas esperantista aŭtoro ĉefe konata pro sia etnisma aktivado. Li esperantistiĝis en 1986 kaj fariĝis individua membro ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:36, 29 okt. 2008

Daniele Vitali (n. en Bolonjo, la 30-an de aŭgusto 1969) estas esperantista aŭtoro ĉefe konata pro sia etnisma aktivado. Li esperantistiĝis en 1986 kaj fariĝis individua membro de UEA en 1989. Li studis la anglan, germanan kaj francan en Bolonja liceo kaj, en 1988, ekstudis en Triesto ĉe la Supera Lernejo por Interpretistoj kaj Tradukistoj, specialiĝinte pri la germana kaj la rusa lingvoj. Inter 1994 kaj 1995 laboris kiel bibliotekisto en Feraro, inter 1995 kaj 1998 estis tradukisto en Milano pri la rusa kaj germana. Inter 1998 kaj 2008 li laboris kiel tradukisto pri la angla, franca, germana kaj rumana ĉe la Eŭropa Komisiono en Luksemburgo. En 2008 li eklaboris kun la samaj funkcioj en Bruselo, kie li nun loĝas.

Prezidanto de IKEL, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, fak-asocio pri etnismo kunlaboranta kun UEA, li ekde sia enoficiĝo aprobigis dum la Berlina UK la programecan dokumenton de IKEL, nomatan Deklaracio por Etnista Humanismo.

Inter liaj esperantaj aktivadoj troviĝas studoj pri la fonetiko de esperanto kaj longa laboraĵo pri John Ronald Reuel Tolkien kaj la esperanta traduko de La Majstro de la Ringoj en esperanto fare de William Auld.

Inter liaj neesperantaj aktivadoj elstaras liaj studoj pri la bolonja dialekto, inter ili:


  • elemento A
  • elemento B
  • elemento C

,,,,