Institucio Hodler: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{ĝermo}} -> {{ĝermo-esperanto}}
+ informoj el gazetara komuniko de UEA, 2008-10-29
Linio 1:
'''Institucio Hodler '68''' estas institucio laŭ [[Nederlando|nederlanda]] juro starigita en [[1968]] omaĝe al [[Hector Hodler]], la fondinto kaj unua granda mecenato de [[UEA]]. Ĝi akumulas kapitalon, kies renton ĝi uzas por apogi UEA k.a. movadajn instancojn kaj projektojn. Institucio Hodler estas la posedanto de la [[Esperanto-domo de Antverpeno]], kiun ĝi ludonas al [[Flandra Esperanto-Ligo]] kaj al [[La Verda Stelo Antverpeno]].
 
== Historio ==
{{ĝermo-esperanto}}
La julia-aŭgusta numero de "Esperanto" en 1968 raportis pri plano de la Estraro de UEA lanĉi kampanjon por "fortikigi la financan bazon de la Asocio". La artikolo emfazis: "Ne ekzistas en la mondo kulturaj organizaĵoj, laborantaj sen iu ajn subvencio, kiuj povas funkcii sen deficitoj nur per siaj membrokotizoj. Iliaj manoj estas ligitaj pro konstanta monmanko. Prosperas nur tiuj, kiuj trovis aliajn fontojn de enspezoj."
 
La kampanjo celis kolekti kapitalon, kies rento liveru al UEA ekstrajn rimedojn aldone al kotizoj. Rezulte, la 28-an de oktobro estis starigita fondaĵo, kies oficiala nomo fariĝis Institucio Hodler '68. Ĝi ricevis propran juran personecon en Nederlando, kun estraro nomumata de la Estraro de UEA. Ekde la komenco ĝi kolektis donacojn kaj pruntojn sen rento aŭ kun malalta rento. La unua estraro konsistis el [[E.L.M. Wensing]] (prezidanto), [[Maurice Jaumotte]] kaj Evert J. Woessink, kiuj membris ankaŭ en la Estraro de UEA. [[Marianne Vermaas]], kiu samjare rezignis kiel Direktoro de la Centra Oficejo, fariĝis la unua administranto.<ref>Laŭ gazetara komuniko de UEA, 2008-10-29</ref>
 
== Estraro ==
La nuna prezidanto de la Institucio estas [[Gregoire Maertens]], kiu eniris la estraron unuafoje en 1970 kaj estas prezidanto ekde 1986. En la estraro membras krome [[Ans Bakker-ten Hagen]], [[Renato Corsetti]], [[Ivo Durwael]] kaj [[Ilja De Coster]], kaj la administranto estas [[Pasquale Zapelli]].<ref>Laŭ gazetara komuniko de UEA, 2008-10-29</ref>
 
 
== Piednotoj ==
<references/>
 
[[Kategorio:Juro]]