Sasanida arkitekturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
plilongigita
Linio 1:
'''Sasanida arkitekturo''' ĉefe estas la [[partoj|parta]] stilo de arkitekturo en [[Irana arkitekturo]] kiu atingis pinton en sia evoluado dum la [[Sasanidoj|sasanida]] epoko. Multrilate la periodo de [[sasanida dinastio]] (224-651 a.K.) atestis la plej altan atingon de la [[persa civilizacio]], kaj konsistigis la lastan grandan [[persaj imperioj|persan imperion]] antaŭ la islama konkero.
 
Efektive multo de tio, kio poste koniĝis kiel islamaj kulturo, arkitekturo, verkaro kaj aliaj artoj, sciencoj kaj teknikoj, estis deprenitaj de la persoj en la larĝan [[islama mondo|islaman mondon]].
La sasanida dinastio, kiel la [[Hyĥamaneŝidoj|haĥamaneŝida]] (aĥemenida), devenis de la provinco de [[Parso]] (Farso) en [[Persio]]. Ili rigardis sin kiel posteuloj de la haĥamaneŝidoj, post la intertempo de Helena kaj Parta dinastioj, kaj perceptis kiel sian rolon restarigi la grandecon de Persio.
 
La unika karakterizaĵo de Sasanida arkitekturo, estis ĝia distingebla uzo de spaco. La Sasanida arkitekto konceptis sian konstruaĵon kiel amasojn kaj surfacojn; tial la uzo de masivaj muroj el briko ornamitaj per muldita aŭ karvita plastro ekesiĝis. Plastraj muraj ornamaĵoj aperas ĉe [[Biŝapuro]], sed pli bonaj ekzemploj estas konservitaj en [[Ĉal Tarĥano]] apud [[Rejo]] (dum malfrua Sasanida aŭ frua islama tempo de Irano), kaj en [[Tisfuno]] kaj [[Kiŝo]] en [[Mezopotamio]]. La paneloj montras bestajn figurojn fiksitajn en rondaĵoj, homajn bustojn, kaj geometriajn kaj florajn formojn.
 
 
[[Kategorio:Sasanida dinastio]]