Albert Goodheir: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Marvin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
kompletigo
Linio 1:
'''Albert Goodheir''' (/Gud'her/, naskiĝis [[1912]], mortis [[1995]]). Esperantistiĝis
en [[1967]]. [[Nederlando|Nederlandano]], loĝinta en [[Britio]]. Doktoro pri filozofio.
Medicinisto. Esperanta poeto, tradukisto, redaktoro, eldonisto, instruanto, preleganto. Estis membro kaj sekretario de la [[Akademio de Esperanto]]. Verkinto de poeziaj kaj filozofiaj libroj, i.a. ''Nordmara duopo'' (elektitaj poemoj, kun Rejna de Jong) kaj ''Fondita sur roko''.
 
{{Vojaĝo}}
 
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj|Goodheir, Albert]]
[[Kategorio:Britiaj esperantistoj|Goodheir, Albert]]
Linio 11 ⟶ 5:
[[Kategorio:Mortoj de 1995|Goodheir, Albert]]
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj|Goodheir, Albert]]
[[Brita esperantisto]] - [[Nederlanda esperantisto]]
 
'''Albert GOODHEIR''' (/Gud'her/) (naskiĝis la [[26-a de junio|26-an de junio]] [[1912]] en [[Utrecht]], [[Nederlando]] - mortis la [[27-a de decembro|27-an de decembro]] [[1995]] en [[Glasgovo]]) estis [[Nederlando|Nederlandano]], loĝinta en [[Britio]], doktoro pri filozofio, medicinisto, speranta poeto, tradukisto, redaktoro, eldonisto, instruanto, preleganto, membro kaj sekretario de la [[Akademio de Esperanto]], verkinto de poeziaj kaj filozofiaj libroj.
 
{{Vojaĝo}}
 
 
Laŭ liaj propraj vortoj, lia vivo "estis iom nekonvencia kaj ne mankis en ĝi varieco." Li estis "interalie instruisto de historio kaj lingvoj, pastro de la Skota Eklezio, farmlaboristo en [[Skotlando]] kaj [[Kostariko]], fiŝlaboristo sur la [[Ŝetlandoj]] kaj helpflegisto en mensmalsanejo".
 
Li doktoriĝis en [[Utrecht]] en [[1938]], poste studis teologion en [[Glasgovo]] kaj filozofion en [[Londono]]. Dum multaj jaroj li servis kiel pastro en la gaela parto de Skotlando; poste li fariĝis [[kvakero]].
 
Esperantisto ekde [[1967]], li verkis siajn unuajn poemojn en [[1970]]. Li estis baldaŭ kronita de laŭroj, i.a. en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj fariĝis "aŭtoro de la jaro 1975" ĉe La Patrolo. Sekvis tamen nur tri poemaroj: '''Merlo sur menhiro''' (1974,1979), '''Enlumiĝo''' (1987) kaj '''Nordmara duopo''' (elektitaj poemoj, kun Rejna de Jong, 1994), sed kun dense riĉa enhavo.
 
Li verkis monografieton pri la filozofio de [[Spinozo]], '''Fondita sur roko''' (1977), kaj plurajn broŝurojn pri kulturaj, religiaj kaj lingvaj temoj. Li tradukis fekunde kaj bone, el la helena: aperis '''Bakĥantinoj''' de [[Eŭripido]] (1975), '''Apologio de Sokrato''' kaj '''Kritono''' de [[Platono]] (1981), '''Prometeo ligita''' de [[Esĥilo]] (1982), '''Trojaninoj''' kaj '''Ifigenia en Taŭrido''' de [[Eŭripido]] (1985); el la latina: '''Konsolo de la filozofio''' de [[Boethius]] (1984); el la angla: la romanoj '''Forkaptita''' (1976) kaj '''D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde''' (1980) de Stevenson, '''Baladoj el Asante''' (1981) el [[Ganao]], la dramo '''La petolulo de la okcidenta mondo''' de John M. Synge (1989); el la irlanda gaela: la satira poemo '''La noktmeza kortumo''' de Brian Merriman (1980). Li redaktis la duan parton (1800-1960) de [[Angla antologio]] (1987).
Plejparto de liaj verkoj kaj tradukoj aperis sub lia propra marko [[Kardo]], kiu eldonis pli ol 30 librojn kaj broŝurojn.
 
En la movado li aktivis multflanke: kiel instruanto por senpaga koresponda kurso en Britio, preleganto rondvojaĝa (1978) kaj kongresa (UK, 1980), unu el la animantoj de [[Filozofia Asocio Tutmonda]], sekretario de la E-societo en Glasgovo, delegito en Glasgovo ekde 1974 kaj poste fakdelegito pri literaturo, redaktoro de [[Esperanto en Skotlando''' ekde 1975, kaj kiel membro (1979-89) kaj sekretario (1979-82) de la Akademio.
 
En sia poemo '''Rekviemo''', dediĉita al la edzino Filisa, Albert Goodheir mesaĝas ankaŭ al ni: "Iam mi vin lasos kiam haltos la kor', / ĝojo ne forpasos kiam mi estos for."
''(Esperanto, marto 1996)''