Shi Tao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kat.
eNeniu resumo de redakto
Linio 13:
En 2004, 37jaraĝa, Shi Tao laboris por ''Nuntempa Komerc-Novaĵoj'' en Hunan-provinco de Ĉinio.
 
La 20an de Aprilo 2004, la ĉina registaro dissendis la dokumenton 11 "Notico koncerne la laboron por konservi stabilecon" (关于当前稳定工作的通知). En la dokumento, la registaro avertis la ĵurnalistojn, ke ĉinaj por-demokratiaj disidentoj povus reveni en Ĉinion la 4an de Junio okaze de la 15a datreveno de la protestoj en Placo Tiananmen de 1989, kaj ke tio povus afekcii la stabileco de la politiksocia ordo. La registaro petis de ĉiuj amaskomunikiloj malkomuniki ion ajn pri la tiel nomata "evento de la 4a de Junio", pri Falun Gong aŭ pri homoj petantaj politiksocian ŝanĝiĝon. Shi uzis sian privatan Yahoo!-retkonton kaj sendis resumon de la dokumento al eksterlanda retejo [http://www.asiademo.org Azia DemocratiDemokrati-Fondaĵo].
 
Kiam la ĉina registaro malkovris tion, ĝi petis de Hongkonga Yahoo!-oficejo personajn informojn pri la sendinto. Yahoo! donis la informojn sen demandi la kialon. Tuj poste, Shi Tao estis arestita la 24an de Novembro 2004. La ĉinaj aŭtoritatuloj konfiskis lian komputilon kaj dosierojn sen montri permeson por tion fari, kaj avertis liajn familianojn, ke ili parolu pri tio kun neniu alia. Li estis formale arestita la 14an de Decembro.