Kariera tabelo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kariertabelo''' aŭ '''vivprotokolo''' estas dokumento verkata por prezenti sin al dunganto, cele de kandidati por laborposteno. Ĝi ĝenerale entenas adresojn kaj aliajn rimedojn...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kariertabelo''' aŭ '''vivprotokolo''' estas dokumento verkata por prezenti sin al dunganto, cele de kandidati por laborposteno. Ĝi ĝenerale entenas [[adreso]]jn kaj aliajn rimedojn por kontaktiĝi, naskiĝdaton, naciecon, kaj ĉefe prezenton pri sia edukado kaj antaŭaj spertoj kiel dungito; ĝi ne estas [[biografio]] ĉar vivprotokolo aparte temas pri scio kaj sperto koncernante la celita laboro kaj neniel rakonton pri ies vivo; ĝi same ne estas [[motivletero]], kaj aspektas pli kiel listo aŭ resumado pri antaŭaj atingaĵoj, sed motivletero estas ofte kunmetita kun kariertabelo pro klarigi la kialon de sia klopodo kaj praktikaj kaj kompletigaj informoj cele de aranĝi intervjonintervjuon.
 
Ĝi enhavas kutime la jenajn '''partojn''':
* Personaj datumoj,
* Oficiala instruado: bazlernejo kaj mezlernejo aŭ mezlernejo kaj altlernejo,
* Neoficiala lernado: lingvoj, komputilado, kursoj,
* Labora sperto kiel dungito,
* Kaze de manko de tia sperto, labora sperto kiel ne dungito: volontulo, membro de asocioj ktp.,
* Aliaj scikapabloj: memlernado pri specifa fako,
* Kapablo ŝtiri,
* Aliaj kapabloj.
 
Tiu dokumento postulas ĝeneralan '''teknikon''' ĉie aplikeblan kaj pli specifan laŭ la partikulara postularo de la dungoto. Kiel ĝenerala tekniko:
* Oni uzu la trian gramatikan personon, kvazaŭ dokumento per kiu parolas pri la interesato anstataŭ la interesato mem,
* Oni disdividas la koncernajn informojn laŭ preciza strukturo kiu helpu la kontrolanton trovi la serĉotan informeron,
* Oni enmetu la informon helpontan ricevi postenon: ekzemple por posteno de vendisto oni klarigu, ke oni kapablas uzi [[komputilo]]n kaj kontajn programojn, sed oni ne diru, ke oni scias ludi [[ŝako]]n.
 
Kiel partikulara postularo, kelkaj entreprenoj petas foton (ekzemple por vendistoj aŭ laboristoj kiuj laboros antaŭ publiko), kelkaj petas informon pri familia situacio ktp.
 
[[Kategorio:Laboro]]