'''Richard SCHUMANNSchumann''' (ŝuman), germano, [[doktoro]] pri [[filologio]] kaj d-ro [[inĝeniero]] h. k., prof. en [[Teknika Altlernejo]] en [[Wien]]. Naskiĝis la [[9-a de majo]] [[1864]] en [[Glauchau]], [[Germanio]]. Verkoj astronomiaj, geodeziaj kaj matematikaj. Ekinteresiĝis pri [[Esperanto]] depost [[1900]] ([[mondekspozicio]] [[Paris]]). Lernis Esperanton en [[1910]] kaj gvidis kurson samjare en [[Teknika Altlernejo]] de [[Aachen]]. En [[1914]] „[[Faka grupo por ĝeneralaj sciencoj]]“ en Teknika Altlernejo de Wien aplaŭdis lian proponon, fondi [[lektorato]]n por Esperanto, [[1915]] la [[profesoraro]], [[1916]] la [[ministerio]] konsentis tion.
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S|SCHUMANN, Richard]]