Orgeno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"intrumentoj"->"instrumentoj" "ĉirkonstancoj"->"cirkonstancoj"
Linio 122:
En ĉi tiu epoko ekestis ankaŭ la du etorgenaj tipoj [[pozitivo]] kaj [[rigalo]].
 
En la altrenesanco evoluis plene ekonstruitaj orgenoj. La sonidealo orientiĝis je la tiam kutima ensemblomuziko sur samspecaj intrumentojinstrumentoj. Do [[Principalo (orgeno)|principaloj]], [[Registro (orgeno)#Miksitaj voĉoj|miksturoj]] kaj [[Registro (orgeno)#Miksitaj voĉoj|cimbalo]] reprezentas la propran „orgensonon“. Tiujn aliĝas multaj registroj, kiuj imitu la sonon de tiam kutimaj instrumentoj, precipe blovinstrumentoj. Je la lamenregistroj tio estas ekz. ''trumpeto'', ''trombono'', ''clariono'', ''ŝalmo'', ''dulciano'', ''rankedo'', ''krumorno'' kaj ''sorduno'', je la labioregistroj ekz. ''bekfluto'', ''transversa fluto'' (plejparte ne kiel preterblova registro) kaj ''ĉamkorno''. La nombro de [[klavaro]]j estas inter unu kaj tri, kiu kun propra suborgeno, al tio kutime apartenas memstara [[Suborgeno|pedalpozitivo]]. Sur tiaj orgenoj oni povas realigi krom sakrala muziko ankaŭ la profanan muzikon de la renesanco. Dum la malfrua renesanco komencis elformiĝi unuaj regionaj diferencoj en la orgenkonstruo.
 
=== Baroko ===
Linio 249:
=== Historia superrigardo ===
[[Dosiero:Robertsbridgecodex fol44r.jpg|thumb|left|200px|Kodekso de Robertsbridge]]
Liel plej malnova, skribe postlasita orgenmuziko oni taksas la muzikon el la kodekso de Robertsbridge (apendico ĉ. 1350). Kelkaj malmultaj fontoj devenas el la gotika epoko, ekz. la kodekso de Faenza (ĉ. 1420), la orgenpecoj el la predikokolekto el Winsen (1431), la orgentabulaturo de Oldenburg de magistro Ludolf Lying (1445) kaj la tabulaturo de Adam Ileborgh el Stendal (1448). El la epoko de fundamenta ŝanĝo de la muziko ekde la mezepoko al la renesanco devenas la por tiamaj ĉirkonstancojcirkonstancoj tre ampleksa [[Buxheimer Orgelbuch]] (orgenlibro de Buxheim, 1460/1470). En la 16-a jarcento aperis jam multnombraj, [[Tabulaturo|entabulaturigitaj]] orgenpecoj. La orgenmuziko travivis sian unuan florepokon. Konataj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. [[Arnolt Schlick]] (~1460~1521), [[Leonhard Kleber]] (~1495–1537), [[Hans Kotter]] (~1485–1541), [[Antonio de Cabezón]] (1510–1566) kaj [[Jacob Paix]] (1556–1623?). Pro la [[Tridekjara Milito]] en ne plu rekonstruebla kvanto perdiĝis fontoj kaj orgenoj el mezepoko kaj renesanco.
 
Dum la [[Baroko|barokepoko]] la orgenmuziko trapasis sian duan kulminon. La tiutempe plene perfektigitaj, laŭregione tre diferencaj orgentipoj sekvigis respektive multspecan kaj same varian orgenmuzikon. Orgenmuziko el la barokepoko estas ankoraŭ nuntempe fiksa ero de multaj orgenkoncertoj, kion kaŭzas, ke el tiu tempo multaj fontoj, sed ankaŭ kelkaj orgenoj, transdaŭris ĝis hodiaŭ. La plej famaj reprezentantoj el ĉi tiu epoko estas [[Heinrich Scheidemann]] (1596-1663), [[Franz Tunder]] (1614-1667), [[Johann Adam Reincken]] (1623-1722), [[Dietrich Buxtehude]] (1637–1707), [[Vincent Lübeck]] (1654-1740), [[Georg Böhm]] (1661-1733) kaj [[Nicolaus Bruhns]] (1665-1697) en la nordgermana regiono, [[Samuel Scheidt]] (1587-1654), [[Johann Pachelbel]] (1653–1706), [[Johann Kuhnau]] (1660-1722), [[Friedrich Wilhelm Zachow]] (1663−1712), [[Johann Gottfried Walther]] (1684–1748) kaj laste, sed ne balaste [[Johann Sebastian Bach]] (1685–1750) en la mezgermana regiono, [[Johann Jakob Froberger]] (1616-1667), [[Johann Caspar Ferdinand Fischer]] (~1665–1746) kaj [[Gottlieb Muffat]] (1690–1770) en la sudgermana regiono, [[Jan Pieterszoon Sweelinck]] (1562-1621) en Nederlando, [[François Couperin]] (1668–1733) en Francio kaj [[Juan Cabanilles|Juan Bautista José Cabanilles]] (1644–1712) en Hispanio.