Soneto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
 
==Historio==
La origino de la soneto estas la [[Italujo]] de la dektria jarcento, kie verŝajne inventis ĝin kortegano de la Imperiestro [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Frederico la 2a]], eble Giacomo da Lentini. La plej fama frua sonetisto tamen estis [[Francesco Petrarca]], kies ''Canzoniere'' (Kantaro) plejparte konsistas el sonetoj. Ankaŭ [[Giovanni Boccaccio]] kaj [[Dante Alighieri]] verkis multe da sonetoj.
 
La formo disvastiĝis dum mezepokaj tempoj de Italujo al la cetera okcidenta Eŭropo eĉ antaŭ la komenco de la [[renesanco]] (15a jarcento). En Hispanio disvastigis ĝin [[Garcilaso de la Vega]] dum la 16a jarcento, kaj aliaj famaj sonetistoj estis ekzemple William Shakespeare ([[Britujo]]), [[Pierre de Ronsard]] ([[Francujo]]), [[Martin Opitz]] (Germanujo), [[Pieter Corneliszoon Hooft]] ([[Nederlando]]), [[Francisco de Quevedo]] ([[Hispanujo]]) kaj [[Jan Stanisław Skorupski]] ([[Pollando]]).