Bazela Kantondisiĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
En la deklaro de [[Bad Bubendorf]] de la 18-a de oktobro 1830 la civitanoj de la kamparaj komunumoj postulis egalajn rajtojn por la kamparaj komunumoj kaj konkrete petis, ke en la granda konsilantaro la duono de la reprezentantoj devas esti kamparaj bazelanoj. Kiam la urbo malakceptis la postulon, grupo da armigitaj kamparaj bazelanoj kreis en [[Liestal]] novan registaron. Tiam bazel-urba armeo de 3000 soldatoj marŝis al Liestal, okupis la urbon kaj forigis la novan registaron.
 
Dum certa tempo oni kredis, ke tiel la afero estis solvita. Tamen la malkontento tamen plu-daŭris. Kelkaj malmultaj vilaĝoj prenis la partion de la urbo, la ceterocetera plimulto tamen kuniĝis kaj ribelis kontraŭ la urbo. La 3-an de aŭgusto 1833 bazel-urba armeo denove atakis la ribelojn en Liestal, sed la urbaj trupoj devis retiriĝi antaŭ la granda pli-multo de la ribeloj. Ili volis remarŝi al [[Schweizerhalle]] sed tie estis surprizitaj de embusko de la bazel-kamparanoj kaj perdis multajn soldatojn kaj devis kapitulacii. Post tiu-ĉi terura fino de la bazela civitana milito la [[Svisa Dieto]] decidis 17-an de aŭgusto 1833 disigi la kantonon. La nova kantono Bazelo Urba ricevis krom la urbo [[Bazelo]] mem nur la komunumojn [[Riehen]], [[Bettingen BS]] kaj [[Kleinhüningen]]. Ĉiuj ceteraj bazelaj komunumoj estis aldonitaj al la kantono Bazelo Kampara.