Bazela Kantondisiĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
Per la '''Bazela Kantondisiĝo''' en la jaro [[1833]] la [[Kantono Bazelo]] estis disigita en la du duonkantonojn [[Kantono Bazelo Kampara]] kaj [[Kantono Bazelo Urba]].
 
Ĝis [[1830]] ekzistis sendisigita Kantono Bazelo. En la granda konsilantaro de Bazelo kunsidis civitanoj de la urbo kaj el la komunumoj de la bazela kamparo. Multe pli ol la membroj de la granda konsilantaro estis urbaj civitanoj. Dum longa tempo tio ne ĝenis la civitanojn de la kamparaj komunumoj, sed en la jaro 1830 ekestis en multaj kamparaj komunumoj granda malfido kontraŭ la urbo.
En la deklaro de [[Bad Bubendorf]] de la 18-a de oktobro 1830 la civitanoj de la kamparaj komunumoj postulis egalajn rajtojn por la kamparaj komunumoj kaj konkrete petis, ke en la granda konsilantaro la duono de la reprezentantoj devas esti kamparaj bazelanoj. Kiam la urbo malakceptis la postulon, grupo da armigitaj kamparaj bazelanoj kreis en [[Liestal]] novan registaron. Tiam bazel-urba armeo de 3000 soldatoj marŝis al Liestal, okupis la urbon kaj forigis la novan registaron.