Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
 
:Saluton, Helga, kaj dankon pro la kontakto. Mi vere multe aldonas al artikoloj (ĉefe ĵusaj) kie multaj apenaŭ enmetas ligilojn, aŭ alilingvajn ligilojn, kategoriojn ktp. Mi neniam certas ĉu tio kion mi faras iam utilos al iu, sed tion mi celas. Eble al vi ne utilas scii kio okazis tiujare, sed eble iu enmetos utilan informon en tiu jaro, ĉu pri Svedio, ĉu pri kupro ktp. Tiam utilos mia ligilo. Eble ne antaŭ, sed kiu scias? Same okazas pri kurso aŭ foje pri ligiloj de nekomprenebla utilo, tamen kiu scias kiu pasos tra tiu punkto kaj kion serĉos? Ĉiukaze se vi volas havi precizan stetikan aŭ idearan strukturojn en viaj artikoloj kompreneble vi rajtas malfari ion ajn ĉefe se vi aŭtoris ĝin. Kompreneble mi ne insistas ĉefe ĉar mi kunsentas vian kritikon. Foje mi ne ŝatas tiom da ruĝaj ligiloj, sed kiu scias kiu venos kaj plenigos ilin?--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 19:30, 22. Nov 2008 (UTC)
 
Saluton Helga, kiel novulo ĉe Vikipedio mi jam komencis iom redakti en la fervoj-rilataj paĝoj ĉar mi kiel multjara kunlaboranto kaj ekde 2000 estra de la Faka Komisiono ĉe IFEF bedaŭrinde konstatas ke estas kelkaj mankoj en la lingvo uzo ĉe mia fako (fervojo). Tiuj mankoj estas kaj terminologia kaj fakaj - mi skribas al vi ĉar mi grave volas redakti en 'via' artikolo dentrada fervojo, kiu por fakuloj ne temas pri fervojo sed tramvojo. Do ĉu vi kontraŭas ke mi sanĝos la titolo kaj la komenco ĉe: Dentrada fervojo tiel: Dentotramvojo
Dentotramvojo estas speco de tramvojo, kie dentradaj trakciiloj movas sin per endentiĝo en trakan dentorelon. Dentotramvojoj estas konstruataj en tre kruta tereno, ĉefe por faciligi al turistoj atingon de altaĵoj.
Cetere mi ne volas forigi vian bonan tekston pri dentotramvojo. Amike Jan /trajnestro