Tutmonda diluvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 6:
==Neblibliaj fontoj==
 
Je realeco de la biblia [[mito]] la sciencistoj kredis ĝis la unua duono de la [[19-a jarcento]]. Sed tiam oni trovis, ke la mito venis al [[hebreoj]] el [[Mezopotamio]]. En [[1872]] [[asiriologio|asiriologo]] D. Smit inter la restaĵoj de la [[biblioteko]] de la [[asirio|asira]] reĝo [[AsurbanipaloAsurbanipal]]o ([[7-a jarcento a.K.]]) trovis tre antikvan [[Argiltabuletaro de Asurbanipal|argil-tabuleto]]n kun fragmento de la "[[Eposo pri Gilgameŝo]]" (duonlegenda reganto de la urbo [[Uruko]] en [[Sumero]] (ĉ. [[27-a jarcento a.K.]]). En la tabulo estis skribita la [[rakonto]] pri la [[inundo]], pereiginta "la tutan homaron". Multaj detaloj de la rakonto koincidas kun tiuj el la biblia versio. Komence de la [[20-a jarcento]] dum fosado de la [[sumero|sumera]] urbo [[Nipuro]] estis trovita ankoraŭ unu tabelo, kiu same temas pri la tutmonda inundo.
 
Poste estis trovitaj [[arkeologio|arkeologiaj konfirmoj]] pri la ekzisto de la "[[inundo]]j". En [[1922]] la 34-jara [[anglio|angla]] [[arkeologo]] Woolly, fosante en unu el la plej antikvaj sumeraj urboj, [[Uro]], malkovris sub la kulur-portaj tavoloj (facoj) la spurojn de grandega inundo (la tavolo de sablo kaj ŝlimo estis 2 metrojn dika). Pli poste oni ĝustigis, ke okazis kelkaj tiaj katastrofaj inundoj antaŭ ĉ. 5.000 jaroj. La inundoj kovris areon 600-km longan kaj 150-km larĝan, t.e. ili kovris fakte la tutan malaltaĵon de [[Mezopotamio]] (kiu ja estis por ĝiaj loĝantoj "la tuta mondo"). Plej verŝajne, ĝuste tiuj inundoj naskis la sumeran [[mito]]n pri la tutmonda inundo, kiu poste tra [[Babilonio]] kaj [[Asirio]] trafis la [[hebreoj]]n. Memkompreneble, nenia inundo povintus kovri la tutan teron kun "altaj montoj" - tioma kvanto da akvo simple ne ekzistas.