Ibera skolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Eksklamacio
Linio 20:
Apenaŭ ekzistas ĝenro kie Georgo Kamaĉo ne estus jam pruvinta siajn kapablojn: kolektinte preskaŭ ĉiujn trofeojn de la "Belartaj" (poezio, prozo, eseo), li ankaŭ vaste recenzas, artikolas kaj debatas. Plej fortas ĉe li prozo: lian novelan vojiron dokumentas pecoj en ''Trezoro'' (1989), en lia debut-volumeto ''Sur la linio'' (1991), kaj poste en revuoj. Kamaĉo plene posedas kaj ekspluatas la riĉojn de nia lingvo - krome, li rakontas historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn. Per ''La Majstro kaj Martinelli'' (1993) Kamaĉo surpaŝis la glitan grundon de satiro, primokante la korifeon de [[LF-koop]], [[Giorgio Silfer]]. La disputo kiu neeviteble sekvis tiun elpaŝon, vastiĝis kaj longe daŭris.
 
Plej rakete ŝprucas en la kvaropo Gonçalo Neves, kiu enmovadiĝis en la [[1987|Jubilea Jaro]]. Li plej sentime eksplodigas disen la tradiciajn kadrojn de lingvaĵo kaj formo: liaj poemoj efikas eĉ pli emociaj kaj [[eksklamacio|eksklamaciaj]] ol tiuj de Fernández. Tamen, ne senprave avertas [[Christian Declerck]], parolante pri la - laŭ li - "[[Ivo Rotkvić|rotkviĉ]] talento": "Tian eksperimentan vers-teĥnikon la nacilingvaj poetoj ... jam preterlasis antaŭ jardekoj." Proze Neves prezentiĝis per la volumeto ''Kompreni'' (1993), lingve same aŭdaca, videble nur enkonduka al esperata proza verkkariero.
 
[http://www.geocities.com/origlit/lit/iberskolese.html Artikolo de István Ertl], novembro 1996