Sumero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tl:Sumerya
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Lagaŝ
Linio 3:
=== Sumeraj Civitoj ===
 
En la komenco de 3-a jarmilo ĉi tie ekzistis 12 civitoj, t.e. memregantaj urboj: Adab, Akŝak, Bad-tibira, Uruk (Erech - en Biblio), Kiŝ, [[Lagaŝ]], Larak, Larsa, Nippur, Sippar, Umma kaj Ur. Ili sin prezentis kunfandiĝintaj kamparaj komunumoj, dividitaj je kvartaloj. En la centro de ĉiu kvartalo staris templo de loka dio. Ĉirkaŭkuŝantaj vilaĝetoj subordiĝis al tia "centro", kies reganto ("ensi") estis kaj militestro kaj ĉefpastro. Kiam unu civito fortigadis, kaj vastigadis sian potencon sur la najbaraj civitoj, ĝia reganto akceptadis la titulon de reĝo - Lugal (laŭvorte "granda"). La unuiĝo de lando okazis post longa tempo.
 
La plej gravaj urboj estis '''Ur''' kaj '''Uruk''' en la malsupera Mezopotamio, situanta iom pli norden urbo '''Lagaŝ''', kaj pli norden - semidaj urboj '''Kiŝ''' kaj '''Mari'''. Dekomence prosperiĝis Kiŝ, sed en 27-a jc a.K. ribelis Uruka regnestro '''Gilgameŝ''', kiu poste fariĝis mita heroo. Li venkis armeon de Kiŝanoj kaj establis sian potencon super la regiono.