Laikeco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Intimeco
Linio 1:
'''Laikeco''' estas principo pri distingo, ene de la [[Ŝtato]], inter la civila socio kaj la religia socio. Ĝi ankaŭ estas la eco de tiuj institucioj, kiuj respektas tiun principon.
 
Laŭ tiu principo, la religio apartenas al la [[intimeco]] de ĉiu individuo. La religiaj konvinkoj (aŭ nekonvinkoj) de ĉiuj, tiam estas ignorataj de la administrejoj.
 
La laikeco postulas instruadon, en kiu la religia instruado (laŭ la senco "instruado de la fido"), ne ekzistas. Tamen, la prireligia instruado ne estas neakordigebla kun la laikeco, kondiĉe ke temu nur pri priskribo de la religiaj kutimoj, kaj ke ĉiuj religioj estu egale pritraktitaj, laŭ ekstera vidpunkto (konsiderante, ke tio eblas).