Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 20:
 
==Tasko en la Kristal-montaro==
En novembro 1889 Lemaire veturis la unuan fojon al tiu Kongo-ŝtato. Lia tasko estis trovi pli konvenan vojon trans la montaro inter Matadi (la lasta atingebla loko ĉe la Kongo-enfluejo) kaj la fora Stanley-lago, de kie la Kongo-riverego estas navigebla. Oni nuntempe povas apenaŭ imagi la vojaĝcirkonstancojn en la tiama Kongo. La interno de la lando ja havas abundon da navigeblaj riveroj, sed la majesta Kongo-rivero, pasante tra la Kristal-montaro, atingas la oceanon per sinsekvo de 32 akvofaloj. Por atingi la landinternon, ĉiu novalveninto, eĉ karavano, devis piede marŝi de Matadi ĝis [[Kinŝaso]] laŭ pli ol 400 km da vojetoj, kiuj kondukis de unu vilaĝo al alia; kaj ĉiu bagaĝo devis esti portata tra tiu distanco fare de skipoj da portistoj[[portisto]]j, kiuj estis pretaj fari tion kontraŭ pago (feliĉe ili neniam mankis, sed la disciplino estis alia faktoro). Ankaŭ ĉiaj motoroj kaj aliaj pecoj por finkonstrui ŝipojn en la landinterno devis esti portataj surdorse aŭ surkape, ĉar neniu el la kutimaj ŝarĝbestoj, eĉ ne azenoj, konvenas por tiu klimato, kaj cetere ne ekzistis konvenaj vojoj. Montriĝis do absolute necesaj iu pli konvena vojo, kelkaj survojaj ripozejoj kaj gastejoj, garantieblaj skipoj da portistoj kaj survoja sekureco.
 
Danke al sia bona scio pri termezurado kaj sia kapablo konvinki la homojn al laboro kaj al kunlaborado, Lemaire sukcesis en malpli ol unu jaro instali la bezonatan pli praktikan vojon trans la montaro kaj iom reguli la funkciadon de la transportoj kaj vojaĝoj.
Linio 56:
Fine de 1902 Lemaire forvojaĝis kun pluraj belgaj funkciuloj al Bahrel-Ghazal. Tie li faris tre interesajn observojn, pri kiuj cetere atestas la bildoj, kiujn li montris dum sia prelego en Ĝenevo en 1906: la belaj Azande-virinoj, sed ankaŭ la Azande-princo kies du manoj estis forhakitaj ĉar li estis aŭdacinta tuŝi la edzinojn de sia patro.
 
Post pli ol trijara restado en tiu regiono, speciale en la [[enklavo de Lado]], en la komenco de 1906 la ekspedicio revenis en Belgion, veturinte sur [[Nilo]] tra [[Sudano]] kaj [[Egipto]]. Denove estis la tempo por raportoj, prelegoj kaj Esperanto-aktivado.
 
El tiu tempo devenas lia, por tiu periodo skua frazo: "... negroj estas homoj posedantaj plene la proprecojn de la homaro, sekve ĝiajn rajtojn, ĝiajn devojn."
 
==La neokazinta ekspedicio==
Sed jam vokis lin nova ekspedicio, kiu forvojaĝus en januaro 1907: denove al tiu kontestata parto de la lando (speciale al Lado-enklavo) por garantii tie la supozitajn rajtojn de Leopoldo 2a, kiu deziris ke la Kongo-ŝtato (baldaŭ cedota de li al la Belga ŝtato) havu pasejon al Nilo. Tamen intertempe la diplomatio serĉis aliajn vojojn, kiuj kondukis al interparolado en [[Londono]] inter reprezentantoj de la Kongo-ŝtato, de [[Francio]] kaj de [[Britio]]. La monda opinio tiam estis forte kontraŭ-Leopolda. La bildoj (ne nur tiuj de Lemaire) de la forhakitaj manoj, la asertoj pri kruelaĵoj fare de la funkciuloj, la Casement-raporto pri la neglektoj levi la vivkondiĉojn de la indiĝenaj popoloj en tiu privata ŝtato de la belga reĝo, skandallibroj aperintaj en [[Usono]], k.a., kvazaŭ komplete malebligis konsenton pri tiu [[avido]] de Leopoldo 2a al atingo de Nilo. Iu diplomatia solvo evitis kompletan rifuzon, sed la rezulto estis kvazaŭ nula por la belga reĝo. Kiam Leopoldo 2a eksciis pri sia malvenko, li ekhavis unu el tiuj [[paranojo|paranoja]]j koleroj, kiuj karakterizis lian altan aĝon. Li maldungis aŭ malgradigis siajn reprezentantojn, kaj li deziris discipline puni ĉiujn kiuj iamaniere estis kaŭzintaj la malvenkon. Neeviteble Lemaire estis unu inter ili. La ekspedicio estis nuligita du tagojn antaŭ la planita forvojaĝo. Krome aperis neatendite iu ĝis tiam nekonata raporto, en kiu Lemaire estis akuzita pri malrespekto de la armeaj reguloj. En tiuj cirkonstancoj la nur 44-jara Lemaire petis sian pensiiĝon, turnis sian dorson al la intrigoj de la reĝo kaj retiriĝis en farmbieno en la regiono de Spa. La pensia stato nun ebligis al li disponi pri abundo da libera tempo por studi, verki librojn, okupi sin pri lingvoj, k.a. En la komenco li ankoraŭ skribis multajn gazetartikolojn pri Kongo; poste ne plu. Influite de kelkaj francaj Esperanto-aktivuloj li lasis sin konvinki pri kontribui al transformado de la lingvo al alia formo, io kio en la fino de 1907 kondukis al la Ido-skismo, en kiun li ankaŭ englutiĝis. Poste li volis propagandi tiun transformitan lingvon, preferante nomi ĝin Ilo, sed baldaŭ konstatis ke tiu transformiĝo-movado kondukis en sakstraton. La rezulto estis ke li komplete izoliĝis de ĉiu ajn movado por internacia lingvo.
 
==Rehabilitiĝo==