[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Kost (hrad)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Lobkovic
Linio 9:
La teritorio en nordo de [[Bohemio]] inter [[Turnov]], [[Mladá Boleslav]] kaj [[Sobotka]] apartenis al potenca kaj riĉa familio de Markvarticidoj, dum kio unu el iliaj branĉoj - Vartemberkidoj - proprumis la sinjorujon en Sobotka, al kiu apartenis ankaŭ Kost. La unua posedanto de la burgo estas en la jaro [[1349]] menciata ia Beneš z Vartemberka. Parto de la burgo estas granda prismoforma turo, defendema kaj samtempe enloĝema, nomata ''Blanka turo''. Enirpordego de la burgo estas plifortikigita per konstruaĵo de rondforma turo - nomata ''Ruĝa turo'' - kiu estas kunigita kun [[palaco]]. En la paso de la dua duono de la [[14-a jarcento]] estis interne de la burga kortego konstruitaj du palacaj aloj. La pli aĝa - nomata ''Vartemberka'', la malpli aĝa kun turo ĉe lasta pordego - nomata ''Tura''.
 
Rimarkinda modelo de samtempa kunvivado de [[mezepoko|mezepoka]] mekanikigo estas masiva masonaĵo de la burgo. La grandegaj grejsaj [[kvadro]]j, rompitaj rekte en subaĵo de la burgo kaj ties ĉirkaŭaĵo, estis suprenĵetitaj sur la konstruaĵon helpe de feraj [[tenajlo]]j kaj [[pulio]]. Atestas pri tio multnombraj kavetoj en la ŝtonoj. En la jaro [[1414]] la burgon akiris Mikuláš Zajíc z Házmburka kaj li disvastigis la sinjorujon. En la tempo de [[husmovado|husanaj militoj]] la burgo staris enflanke de katolikoj kaj la burgo servis al ili kiel apogejo. En [[1497]] la burgon aĉetis Šelmberkidoj. En tiu ĉi periodo okazis pli malfrua gotika alikonstruo en la palaca alo. En [[1524]] Jindřich ze Šelmberka vendis la ŝuldigitan sinjorujon al Jan z Bibrštejn. En [[1556]] la burgon Kost akiris Kryštof z [[Lobkovic]] - per geedziĝo kun Anna z Bibrštejna. En tiu ĉi periodo - ĝis fino de la [[16-a jarcento]] - iom post iom okazis alikonstruo de la burgo. Samtempe estis renovigita ekonomia funkcio de la subburgejo, kie estiĝis bierfarejo kaj pluaj ekipaĵoj, kiuj alportis al nobelaro grandajn enspezojn. Sian nuntempan areon la burgo atingis dum Lobkovicidoj. Laŭlonge laŭ alirvojo al la burgo elkreskis pluaj konstruaĵoj kaj fortikaĵoj. La devena antaŭburgejo ekde la suba burgo estis apartigita per profunda fosaĵo kun fal[[ponto]]. Lobkovicidoj regis al Kost ĝis la jaro [[1637]] (escepte de la jaroj [[1632]] - [[1634]], kiam la burgo apartenis al Albrecht z Valdštejna). Post morto de Valdštejn Kost revenis reen al Lobkovicidoj. La burgo tre perdis sian signifon post [[incendio]] en la jaro [[1635]]. Ekde [[1637]] estas posedanto de la burgo Heřman Černín z Chudenic. Estis faritaj riparoj post la incendio, kiu estiĝis en [[1635]] kaj kiun kaŭzis imperiestra soldataro okupinta la burgon post murdo de Albrecht z Valdštejna.
 
En la tempo, kiam la burgo estis en posedaĵo de Albrech z Valdštejn, la [[tridekjara milito]] fakte ne tuŝis la burgon kaj la sinjorujon. Sed en la jaro [[1639]] Kost estis okupita de [[Svedio|svedoj]] kaj poste ripetite en la jaroj [[1642]] kaj [[1643]]. Ĝis la jaro [[1648]] svedoj senĉese revenis en la regionon prenante la t.n. [[elaĉetmono]]n, ili konfiskis [[brutaro]]n kaj [[cerealo]]jn. Tiam komencis periodo de iom post ioma falado de la burgo.