Malfermi la ĉefan menuon
Blazono de Popel von Lobkowitz
Blazono de Lobkowitz ekde 1479

La familio Lobkovic (germane LobkowitzLobkowicz) estas unu el la plej malnovaj ĉeĥaj nobelaj familioj, konataj jam ekde la 14-a jarcento. Origine ili havis la nomon Popel, sed poste nomis sin "el Lobkovice" laŭ kastelo kiun ili aĉetis. Ili servis sub la Přemyslidoj kaj sub la Luksemburga dinastio. En 1623 ili ricevis la rangon de imperiaj princoj.

En la 15-a jarcento ekestis la du familiaj branĉoj Hasištejnský z Lobkovic kaj Popel z Lobkovic.

Vidu ankaŭRedakti