Újezd (Jestřebí)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Újezd |
Újezd (germane Ujest) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Jestřebí. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sudokcidente de Jestřebí. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/9. Estas ĉi tie registritaj 18 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 46 loĝantoj.
Újezd | |
germane Ujest | |
vilaĝo | |
Ligna trabfaka domo
| |
Oficiala nomo: Újezd | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Jestřebí |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Doksa montetaro |
Domoj | 18 2011 |
Situo | Újezd |
- alteco | 280 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 36′ 10″ N 14° 33′ 57″ O / 50.60278 °N, 14.56583 °O (mapo) |
Katastro | 2,00 km² (200 ha) Újezd u Jestřebí |
Loĝantaro | 46 (2021) |
Denseco | 23 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Újezd (Jestřebí) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Újezd situas en katastra teritorio Újezd u Jestřebí kun areo 2,00 km².
Deveno de Lobkovicidoj
redaktiEn la 14-a jarcento ekzistis en Újezd negranda bieno de Martin z Újezda. Li havis tri filojn. La plej juna Mikuláš Chudý z Újezda akiris klerecon en praga universitato, poste bone pagitan postenon de skribisto en Kutná Hora, do li povis aĉeti bienon Lobkovice (hodiaŭ konsisto de urbo Neratovice). Pli poste li akiris grandan posedaĵon, kelke da burgoj, li havis familion kaj li fariĝis, kiel jam Mikuláš z Lobkovic, fondinto de nobela dinastio de Lobkovicidoj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 167 |
1880 | 147 |
1890 | 115 |
1900 | 109 |
1910 | 122 |
1921 | 110 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 133 |
1950 | 90 |
1961 | 75 |
1970 | 68 |
1980 | 36 |
1991 | 15 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 24 |
2011 | 36 |
2021 | 46 |
Ĉirkaŭaĵo
redakti- Monto Maršovický vrch
Pluaj fotoj
redakti-
Kapeleto en Újezd