Juan CARAMUEL y Lobkowitz (Juan Caramuel de Lobkowitz, 23a de Majo 1606 en Madrido — 7a aŭ 8a de Septembro 1682 en Vigevano) estis hispana katolika skolastika filozofo, ekleziulo, matematikisto kaj verkisto. Oni konsideras lin posteulo de la familio Lobkovic.

Juan Caramuel
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1606 (1606-05-23)
en Madrido
Morto 7-an de septembro 1682 (1682-09-07) (76-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj hispanalatina
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater historia universitato de AlkalaoUniversitato de Salamanko
Familio
Patro Lorenzo Caramuel
Patrino Catalina de Frisia
Okupo
Okupo matematikisto • filozofo • teologo • muzikologo • lingvistoarkitekto • katolika episkopo
vdr

Li estis infangeniulo, studis orientajn lingvojn kaj translokiĝis al hispanaj Malaltaj Landoj, kie li plenumis altrangajn komisiojn. En 1638 li doktoriĝis pri teologio en la Universitato de Loveno.[1] Lerninte la doktrinojn de Cornelius Jansen, Caramuel predikis tra Belgio kaj Germanio, speciale ĉe Mainz. Memortabulo en la katedralo de Vigevano postulas, ke li reportis ĉirkaŭ 30 000 personojn reen al romkatolikismo.[2]

En la 1640-aj jaroj li estis diplomato, abato en kelkaj postenoj. En 1648 li militestris en Prago kontraŭ svedoj. El la 1650-aj jaroj li plenumis diversajn altajn postenojn en Italio, el 1657 kiel episkopo.

Caramuel aktive korespondis kun famaj fakuloj:[3] nome filozofoj René Descartes kaj Pierre Gassendi; la jezuito polimato Athanasius Kircher; la ĉeĥa kapuceno kaj astronomo Anton Maria Schyrleus of Rheita, la doktoro Jan Marek Marci, la papo Aleksandro la 7-a (Fabio Chigi), kiu ege admiris lian verkaron; la astronomo Godefroy Wendelin, la teologoj Franciscus Bonae Spei kaj Antonino Diana, Giovanni Battista Hodierna, Johannes Hevelius, Valerianus Magnus], Juan Eusebio Nieremberg, kaj multaj aliaj.

Verkoj redakti

  • Philippus Prudens, Antverpeno, 1639.
  • Respuesta al Manifiesto del Reyno de Portugal, Antverpeno, 1641.[23]
  • Rationalis et realis philosophia, Loveno, 1642.[24]
  • Solis et artis adulteria. Loveno: André Bouvet. 1644.
  • Theologia moralis fundamentalis, praeterintentionalis, decalogica, sacramentalis, canonica, regularis, civilis, militaris, Frankfurto, 1652–1653.
  • Theologia rationalis, Frankfurto, 1654–1655.
  • Theologia moralis fundamentalis, dua eldono, Romo, 1656.
  • Primus calamus ob oculos ponens metametricam, quae variis currentium, recurrentium, adscendentium, descendentium, nec-non circumvolantium versuum ductibus, aut aeri incisos, aut buxo insculptos, aut plumbo infusos, multiformes labyrinthos exponat, Romo, 1663.
  • Mathesis biceps. 1. Lyon: Laurent Anisson. 1667.
  • Mathesis nova. Campagna: Sebastiano Alecci. 1670.
  • Arquitectura civil recta y oblicua..., Vigevano, C. Corrado, 1678[-1679].
  • Leptotatos, latine subtilissimus, Vigevano 1681.

Referencoj redakti

  1. Buján, p. 47.
  2. Mazzini Lorenzo, p. 111.
  3. Ares, J., Lara, J., Lizcano, D. et al., "Who Discovered the Binary System and Arithmetic? Did Leibniz Plagiarize Caramuel?," Sci. Eng. Ethics (2018) 24: 173-188. https://doi.org/10.1007/s11948-017-9890-6