Katerina la 1-a (Rusio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Katerino la 1-a (Rusio) alinomita al Katerina la 1-a (Rusio): Tradicia rusa nomo
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
| loko de morto = en [[Sankt Peterburgo]]
| sepultita =
| loko de sepulto =Petropavlovskij katedralo de [[Sankt Peterburgo]]
|}}
 
Linio 31:
'''Katerina la 1-a''' ([[rusa lingvo|ruse]]: Екатерина I Алексеевна) ([[15-a de aprilo]] [[1684]] – [[17-a de majo]] [[1727]]) originas el ordinara familio ''Skavronski'', en [[Livonio]] (latve ''[[Vidzeme]]''). Aŭtentikaj faktoj pri ŝia infaneco ne konserviĝis. Kiam ŝi estis dekokjara fraŭlino, ŝi edziniĝis al iu sveda soldato, kiu baldaŭ pereis. Poste ŝi laboris kiel servistino de germana pastro ''Ernst Glück''.
 
Dum la sieĝo de [[Marienburgo]] (latve [[Aluksne]]) en [[1702]], ŝin ekvidis rusa marŝalo ''Ŝeremetev'', al kiu ŝi ekplaĉis. Li veturigis ŝin en [[Peterburgo|St. Peterburgon]]. Tie ŝin ekamis ĉefmarŝalo ''[[Aleksandr Menŝikov|Aleksandro Menŝikov]]''. Iom da tempo ili kunvivis en lia palaco.
 
Foje ŝin trafis [[Petro la Granda]], caro de [[Rusio]], al kiu ŝi ankaŭ tre plaĉis. Necesas rimarkigi, ke tiama '''Marta''' estis tre bela, gaja kaj lerta fraŭlino kun tre alloga staturo. La caro ordonis transloĝigi ŝin en malgrandan lignan domon situantan ĉe bordo de [[Neva]] rivero kaj poste regule vizitis ŝin.
Linio 51:
La [[18-an de majo]] [[1724]] en Uspenskij katedralo de moskva [[Kremlo]] ŝi estis kronita kiel imperiestrino de [[Rusia Imperio]], tial rezulte de latenta batalo de kelkaj partioj en la rusia mondumo, ŝin oni surtronigis kaj ektitolis '''imperiestrino Katerina la 1-a'''. Oficiale [[Petro la 1-a]] sukcesis heredigi neniun, tial surtroniĝo de la duonklera fremdulino kun malklara origino ne estis aprobita en la tuta rusa socio.
 
Ekde la [[8-a de februaro]] [[1725]] komenciĝis ŝia reĝado en [[Rusio]]. Realan potencon tiam havis ŝia antaŭa amito ''[[Aleksandr Menŝikov|Aleksandro Menŝikov]]'', intima amiko de [[Petro la 1-a]]. Ekde februaro de [[1726]] ekfunkciis ''Supera Sekreta Konsilio'', kiun formale gvidis la carino.
 
Ŝia reĝado estis kurta, sed rimarkinda, ĉar tiam okazis oftaj baloj, kunsidoj, festenoj, bankedoj ktp, kvankam ŝi devis funebri. Tiu ĉi senzorga vivmaniero rezultigis ŝian malsanon kaj permanentan tusadon. Aprile de [[1727]] la imperiestrino enlitiĝis kaj poste jam ne sukcesis resaniĝi. La [[17-an de majo]] [[1727]] ŝi mortis en meza aĝo, kiam ŝi estis nur kvardektrijara virino.