Fikcilingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Estas diversaj skoloj de fikcilingvo; plej notinda la naturisma skolo, kiu celas krei lingvojn kiuj kredeble povus evolui nature inter homoj, kaj la subskolo pri alternativaj historiaj lingvoj, ekzemple, latinidaj lingvoj influataj de la kelta ([[Brithenigo]]), la pola ([[Venediko]]), aŭ la islanda ([[Trjotruno|Þrjótrunn]]). Aliaj fikcilingvo-kreantoj ne celas naturismon, sed kreas laŭ pli abstrakta stilo, aŭ celas lingvon kredeble parolataj de ne-homaj aliplanedanoj.
 
Fikcilingvoj estas influataj de la kulturo, teknologio, ktp. de la fikciaj parolantoj, kaj (se la parolantoj ne estas homoj) ankaŭ de ilia biologio, aparte la strukturo de la parol-organoj. Oni foje nomas la fikcilingvojn uzatajn en profesie eldonataj aŭ dissendataj romanoj, filmoj ktp. ''profesiaj fikcilingvoj'', sed tio eble konfliktas kun alia ebla uzo de ''profesia fikcilingvo'', t.e. lingvo, kiun kreis profesia lingvisto. Fakte la vasta plimulto el la fikcilingvoj en profesiaj romanoj, filmoj, televidaĵoj ktp estas kreitaj ne de lingvistoj sed de lingvo-amatoroj; la [[Tolkien]]-aj lingvoj kaj la [[Klingona lingvo]] de [[Marc Okrand]] estas esceptoj. La vasta plimulto el fikcilingvoj estas ne uzataj en profesiaj fikciverkoj, sed prezentataj de siaj kreintoj en la Interreto aŭ simple konservitakonservitaj por la amuzo de siaj kreintoj, sen ia ajn eldono.
 
Iuj fikcilingvoj havas nur la minimumon de gramatiko kaj vortaro por prezenti ian ŝajnon en fikcia verko; aliajn plene ellaboris iliaj aŭtoroj ĝis ili taŭgas por ĉiucela uzo.