Ringobeka mevo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
polurado
Linio 16:
}}
 
La '''Ringobeka mevo''' aŭ [['''Delavara mevo]]''' (''Larus delawarensis'') estas mezgranda [[mevo]], tio estas [[birdo]] de la familio de [[Laredoj]] kaj ordo de [[Karadrioformaj]].
 
==Disvastiĝo==
La reprodukta medio estas ĉe lagoj, riveroj aŭ marbordoj de suda [[Kanado]] (ĉefe sudorienta) kaj norda [[Usono]]. Ili migras kaj disiĝas iom norde al centra Kanado kaj ĉefe suden al [[Meksika Golfo]], [[Meksikio]], [[Karibo]] kaj la marbordoj de [[Atlantiko]] kaj [[Pacifiko]] de [[Usono]] aŭ la [[Grandaj Lagoj]].
 
La '''Ringobeka mevo''' (''Larus delawarensis'') estas regula vaganto al okcidenta [[Eŭropo]], kaj ĉefe ĉe [[Irlando]] kaj [[Britio]] ĝi ne estas plu klasita kiel raraĵo, kun kelkaj birdoj regule vintrantaj en tiuj landoj.
 
==Aspekto==
Plenkreskuloj estas 43 ĝis 54 cm (mezaveraĝe 50) longaj kun enverguro de 118 ĝis 132 cm kaj pezo de 400 ĝis 700 g; maskloj estas iom pli grandaj ol inoj (300 ĝis 600 g). Ili havas blankajn kapon, kolon kaj subajn partojn kaj relative mallongan '''flavan bekon kun malhela (aŭ nigra) ringo''' antaŭ la pinto. La dorso kaj flugiloj estas helblu- aŭ arĝentgrizaj kaj la kruroj kaj la okuloj estas flavaj (kun ruĝa okulringo). Dumfluge videblas blanka vosto, '''nigraj flugilpintoj kun blankaj etaj speguloj''' kaj blankaj mallarĝaj malantaŭaj flugilbordoj. La '''Ringobeka mevo''' (''Larus delawarensis'') atingas plenkreskulan plumaron post tri jaroj; la aspekto ŝanĝiĝas post ĉiu plumoŝanĝo. Junuloj estas pli brunaj kun malhelaj flugiloj kaj pli malhelaj flugilpintoj kaj unue nigra vosto kaj poste malhela strio antaŭ la vostofino; ili havas nigran bekopinton.
 
Tiu specio povas esti konfuzita kun [[Arĝentmevo]] (''Larus argentatus''), sed tiuj estas pli grandaj kaj havas pli fortikan bekon sen antaŭfina malhela ringo.
 
==Kutimoj==
La '''Ringobeka mevo''' (''Larus delawarensis'') manĝas dumfluge aŭ prenas manĝaĵojn naĝanta aŭ piediranta surgrunde aŭ enakve. Ili ankaŭ rabas manĝaĵon el aliaj birdoj (eĉ sturnoj) aŭ manĝas ĉefe rubaĵojn. Ili estas '''ĉiomanĝantaj'''; ekzemple ilia manĝaĵo povas inkludi insektojn, fiŝojn, semojn, birdidojn, ovojn, vermojn kaj ronĝulojn. Tiu specio estas '''oportunema''' kaj adaptiĝis al profiti forlasitajn manĝeblojn, fruktojn, ktp. Ili ludas rapide preni aĵojn dumfluge.
 
Ili '''nestas kolonie''' sur grundo kaj malofte en arboj, ofte en insuloj. Tiu birdo kutimas reveni al sama nestoloko, eĉ al sama partnero, ĉiun jaron. Ambaŭ gepatroj konstruas la neston el bastonetoj, planteroj, likenoj, muskoj, ktp. La ino demetas 2 ĝis 4 (mezaveraĝe 3) ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 3 aŭ 4 semajnojn kaj zorgas la idojn, kiuj ekflugas post 5 aŭ 6 semajnoj. Kvankam la specio estas pli ofte monogama, en grandaj kolonioj videblis kazoj de '''poligina trio''' (du inoj pariĝantaj kun unu masklo kaj zorgantaj en la sama nesto).
 
Ili estas '''sociaj birdoj''' kaj preferas malfermajn lokojn, kie defendas sin grupe de eventualaj predantoj. Ili ceremonias per kapo kaj voĉo por alproksimiĝi aŭ ataki.
 
Alvokoj estas “kri-kri-kri” aŭ “kju-kju-kju”. Dum reproduktado ili ankaŭ miaŭas.
 
En malfrua [[19a19-a jarcento]], la '''Ringobeka mevo''' (''Larus delawarensis'') estis ĉasita pro sia plumaro. Poste la loĝantaro repliiĝis kaj nun ĝi estas eble la plej komuna mevo de Norda Ameriko; ili ne estas minacata specio. En kelkaj zonoj, ĝi transpelas aliajn speciojn ne tiom agresemajn kiel [[Ŝterno]]. Tiu specio povas vivi ĝis 23 jarojn, sed plej ofte ili vivas nur inter '''3 kaj 10 jarojn'''.
 
==Referencoj==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49216|title=Larus delawarensis|downloaded=12 May 2006}}