Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 471:
 
:::Kerio, vi citis la [[Gramatiko de Esperanto|la Fundamenton]] kiel referencon pri tio, ke la adjektiva formo ne estas ĝusta. Sed tie mi nenie trovis tian eldiron, mi ankaŭ dubas, ke tia strikta regulo ekzistas. Por mi ambaŭ formoj estas eblaj, la adjektiva certe ne ĉiam estas taŭga, se la vortradiko de propra nomo estas tro fremda al Esperanto kaj tial la formo ne sonas bone laŭ stilo. Miaopinie la formo '''kun''' ''de'' havas la malavantaĝon, ke ĝi povas havi diversajn signifonuancojn. Por mi estas, por preni viajn ekzemplojn, diferenco inter ''Venis Michawikia letero'' kaj ''Venis letero de Michawiki''. En la unua frazo oni esprimas, ke Michawiki estas posedanto de la letero. Sed, Michawiki povas esti ĉi tie kaj sendinto kaj ricevinto de la letero. En la frazo ne estas iu eldiro, kiu sendis aŭ ricevis la leteron. En la dua frazo simila problemo, la formo ankoraŭ estas dusenca (Michawiki povas esti posedanto de la letero aŭ nur la sendinto, ambaŭ ne bezonas esti identaj.) Aliflanke adjektiva formo ne ĉiam esprimas posedan rilaton, sed ofte nur atributon al substantivo. Do, en ''Karola ponto'' aŭ ''Venceslaa placo'' ne estas esprimata poseda rilato, sed nur, ke la ponto resp. placo havas la econ "nomo Karolo" resp. "nomo Venceslao". Korajn salutojn, --[[Vikipediisto:Michawiki|Michawiki]] 20:42, 30. Sep 2008 (UTC)
 
== [[Stanislav Knížek]] ==
 
Saluton Mirek, ĉu vi eble povas ion pli trovi kaj kontribui al la artikolo pri [[Stanislav Knížek]]? Aŭ ĉu vi pensas ke eble la libereca klubo povus disponi pri io pli? Plej verŝajne ili ne havas retpaĝaron, do mi apenaŭ ion trovis, ĉar krom tiu unu fonto menciita oni nenie tiun homon, laŭ kiu nomiĝas e-klubo, rete mencias :o) Mi volus kadre de la preparoj por la [[65-a IJK]] en [[Liberec']] aperigi ĉiujn rilatajn informojn pri la kongreso kaj la loko en la Vikipedio. Tion mi jam komencis fari en la artikolo [[Liberec]]. Antaŭdankon pro ajna helpo kiun vi povas doni. [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 23:29, 5. Jan 2009 (UTC)