Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Magyar: nova sekcio
Linio 53:
 
P.S.: Per kvar tildoj (~) la Vikipedio-programo aŭtomate enmetas vian uzul-nomon kaj precizan horon de via mesaĝo.
 
== Magyar ==
 
Saluton, dankon pro via interesa demando. Jes, oni povus diri, ke mia interesiĝo pri la hungara venas iomete ankaŭ de la nomo de mia loĝurbo, sed nerekte. La urbo nomiĝas kiel ĝi nomiĝas, ĉar ĝi situas ĉe la iama landlimo de Aŭstrio kaj Hungario (kies parto tiam estis ankaŭ Slovakio). Kaj plej konkreta impulso por mi eklerni la hungaran estis la bezono esplori la historion de mia patrina familio en la arĥivejoj de Bratislava, ĉar tiu familio en la 19-a jarcento vivis sur la teritorio de okcidenta Slovakio (la provincoj Nyitra kaj Pozsony). En la malnovaj registrolibroj ofte oni skribis hungare, kaj mi deziris kompreni tiujn informojn. Krome tamen, mia scivolemo pri la hungara estas certe grandparte influita ankaŭ de mia esperantisteco, renkontiĝado kun multaj hungaraj esperantistoj kaj ĝenerala scivolemo pri lingvoj (kaj simpatio por tiuj aparte specialaj kiel la hungara). La hungaran lingvon mi studis universitate dum unu semestro; eble mi iam ankoraŭ daŭrigos pri tio. Viszontlátásra! [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 15:06, 6. Jan 2009 (UTC)