Skitoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Tiuj [[rajdo]]militantoj estis famaj [[Arkopafado|arkopafistoj]] kaj varbitis ofte kiel [[soldulo]]j. En la [[urboŝtato]]j (''[[poliso (urboŝtato)|polisoj]]'') de [[antikva epoko|antikva]] [[Grekio]], ili servis kiel [[polico]].
 
En la [[8-a jarcento a.K.]] la skitoj migris en la areon norde ka oriente de la [[Nigra maro]] kaj ili forpelis de tie la [[cimeroj]]n. La setlejo de la skitoj etendiĝis baldaŭ de la sudrusaj stepoj al [[Danubo]], sed ankaŭ al Sud[[siberio]] kaj [[Centra Azio]]. La skitoj entreprenis plej ofte milit- kaj rab-irojn al [[Mezeŭropo]]. En la [[7-a jarcento a.K.]] la skitoj komencis atakon en [[Malgrand-Azio]], kie ili neniigos la imperion de [[Urartu]] kaj de tie daŭris rabirojn ĝis al [[Palestino]]. En la jaro [[-594]] ili estis venkitaj fare de [[medoj]] sub gvido de [[Kyaxares la 2-a]], tiel la skitoj retiriĝis al sia [[Eŭropo|eŭropa]] hejmo. En la jaro [[-513]] kondukis la [[persoj|persa]] reĝo [[DariusDario la 1-a (Persio)|Dario la 1-a]], de "la Granda", sensukcesan militiron kontraŭ la skitoj kun grandega armeo de pluraj centmiloj da soldatoj. Ekde la [[4-a jarcento a.K.]] la skitoj estis premataj fare de la fortiĝanta parenca popolo [[sarmatoj]]. La skitoj povis vivteni sin nur en la [[Krimeo]] ĝis la [[1-a jarcento a.K.]]. Unu el la plej konataj reĝoj de la skitoj estis [[Atheas]], kiu militiris kontraŭ [[Filipo la 2-a de (Makedonio)|Filipo la 2-a]] de Makedonio kiel pli ol 90-jaraĝa oldulomaljunulo.
La arkeologiaj restaĵoj baziĝas nur sur eltombigoj de la tomboholmoj (''[[kurgano]]j''), kiuj enhavis inter aliaj [[oro|oraĵo]]jn, [[silko|silkaĵo]]jn, [[armilo]]jn, [[ĉevalo]]jn (skeletojn) kaj [[homoferto]]n. Mondkonatas la "[[Oro de la skitoj]]", altvaloraj oroforĝaĵoj, kiuj inter alie montras la militantajn skitojn en naturfidela ilustraĵo. La parte bona stato de la restaĵoj dankeblas al [[Mumio|Mumiigaj teĥnikoj]] kaj al [[ĉiamfrosto]]. La skitoj ne postlasis skribaĵojn, sed ili estis detale priskribitaj fare de la [[Grekio|greka]] [[historiisto]] [[Herodoto]]. En la epoko de la [[popolmigrado]] la [[gotoj]] estis rigardataj fare de [[Jordanes]] kaj aliaj historioskribantoj kiel "tribo de skitoj".