Görlitz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Roberto (diskuto | kontribuoj) |
Roberto (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 11:
La Esperanto-Societo Zamenhof festis la 7-an de februaro [[1911]] sian unuan [[vintrofesto]]n en bele ornamita salono. La anoj vestis sin per diversaj naciaj [[kostumo]]j, multaj gastoj ĉeestis kaj partoprenis en nova kurso. S-ro Bräuer, instruisto en la [[reallernejo]], paroladis pri Esperanto en la ĉefkunveno de la instruista unuiĝo kaj akiris multan aplaŭdon per siaj interesaj pritraktoj. Efika propagando estis prezentado de fratoj Schwarz kaj aliaj membroj de „[[Varietea Esperantista Ligo]]” en „[[Reichshallentheater]]”, kiu estis ekstere kaj interne ornamita per esperantaj flagoj kaj insignoj; ĉeestis multaj gesamideanoj.
Ankoraŭ en [[1911]] S-ro Nather fondis novan grupon kun kunvenoj merkrede kaj dimanĉe en „[[Goldner Krug]]”, Langenstrasse. Esperanto-Societo Zamenhof aranĝis la 14-an de decembro [[1912]] efikan kaj bone vizitatan feston. D-ro [[Cornelius Göbel]] faris festparoladon; kantoj, deklamoj ktp. helpis plibeligi la feston.
Okazis tie kurso por geinstruistoj; ĝi komenciĝis en [[1924]] gvidita de [[Albert Dettloff]] (18 partoprenantoj).
|