Henriko la Leono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
polurado, la leono
Linio 2:
'''Henriko la Leono''' ([[germana lingvo|altgermane]]: '''Heinrich der Löwe''', [[platgermana lingvo|platgermane]] '''Hinnerk De Leuw'''), naskiĝinta dum [[1129]] verŝajne en [[Ravensburg]], mortinta la {{daton|6|aŭgusto|1195}} en [[Brunsvigo]] ''(Braunschweig)'', el la gento de la [[Velfoj]] ''(Welfen)'', duko de [[Saksio]] de 1142 ĝis 1180, kaj de [[Bavario]] de 1156 ĝis 1180, estis unu el la plej potencaj princoj en la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]] de la [[12-a jarcento]]. Li plurfoje staris en konflikto kun la imperiestra dinastio de tiu epoko, la [[Ŝtaŭfoj]] ''(Staufer)''.
 
==Familio kaj Fruafrua Vivovivo==
[[Dosiero:Braunschweiger Loewe Original Brunswick Lion.jpg|thumb|left|180px|La Brunsviga leono]]
Li estis filo de [[Henriko la 10-a (Bavario)|Henriko la Fiera]], duko de [[Saksio]] kaj Bavario, kaj Gertrudo, filino de [[Lotaro la 3-a (Sankta Romia Imperio)]]. En 1138, kiam [[Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Konrado la 3-a]] iĝis reĝo de Germanio, Henriko la Fiera estis lia rivalo: pro tio Konrado senigis lin de liaj landoj.
 
Henriko la Fiera mortis en 1139. Henriko la Leono neniam forlasis sian heredon kaj en 1142 Konrado donis al li Saksion. En 1147 Henriko partoprenis [[krucmilito]]n kontraŭ la [[polabaj slavoj]]. En 1156 nova sankta romia imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a]], kuzo de Henriko, donis al li Bavarion.
 
Henriko la Leono edziĝis en 1147 kun [[Clementia von Zähringen]]: per tio li akiris bienojn en [[Ŝvabio]]. Li eksedziĝis en 1162, eble premata de Frederiko kiu malkontentis ke Henriko posedis ŝvabajn bienojn kaj kontraŭ la perdo de tiuj bienoj donis al li pli da kasteloj en Saksio. Henriko lojale subtenis Frederikon kiam tiu klopodis plifortigi sian posedon de la imperia krono. Henriko ankaŭ partoprenis miltojnmilitojn kondukatajn de Frederiko kontraŭ [[Lombardio]], plurfoje certigante ties venkojn.
 
==Dua Edziĝoedziĝo kaj Ekziloekzilo==
En 1168 li edziĝis kun [[Matilda (dukino de Saksio)|Matilda]], filino de angla reĝo [[Henriko la 2-a (Anglio)|Henriko la 2-a]]. Dum li forestis en la [[Sankta Lando]] de 1173 al 1174, Matilda regis liajn vastajn posedaĵojn. Tamen en 1174, ne longe post sia reveno al Germanio, Henriko la Leono rifuzis helpi Frederikon kiam tiu denove invadis [[Lombardujo]]n. La kialo estis ke Henriko deziris sekurigi siajn orientajn landlimojn. La invado malsukcesis, kaj Frederiko kulpigis Henrikon. En 1180 tribunalo de episkopoj proskribis Henrikon kaj senigis lin de liaj landoj. Frederiko invadis Saksion. En 1182 Henriko fuĝis kun Matilda al la kortego en [[Normandio]] de ŝia patro. En 1185 Frederiko permesis Henrikon reveni en Saksion, sed plua ekzilo komenciĝis en 1188.
 
==Lastaj Jarojjaroj==
Matilda mortis en 1189. La saman jaron Frederiko la 1-a krucmilitis, kaj dum lia foresto Henriko revenis en Saksion, kie li disrabis [[Bardowick]] pro ĝia perfido. Tamen, post la mortamorto de Frederiko en la [[Sankta Lando]], li estis venkata de ties filo, [[Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 6-a]]. En 1194, kiam li kredis ke lia morto alproksimiĝis, li faris pacon kun Henriko la 6-a, cedis la plejparton de siaj bienoj, kaj retenis bienojn ĉirkaŭ [[Braunschweig]]. Kiel duko de Braunschweig li estsiestis mecenato de artoj kaj arkitekturo. Li mortis la sekvantan jaron kaj entombiĝis en la katedralo de Braunschweig.
 
==Germanaj Urbojurboj==
Henriko fondis aŭ pligrandigis plurajn germanajn urbojn:
* [[Munkeno]] (1157/8)