Pegazo (konstelacio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 28:
 
==Mitologio==
Laŭ la [[helena mitologio]]<ref>''"Les plus belles histoires de la Mythologie"'' (la plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, [[1978]]</ref><ref>''"Le livre de la mythologie grecque et romaine"'' (la libro de la mitologio greka kaj romia), eld. Découverte Cadet Gallimard, [[1987]]</ref> [[Belerofono]] estis juna princo de [[Korinto]]. Kiam li vivis ĉe la kortego de Proetos, reĝo de [[Argos]] la juna reĝino Anteia enamiĝis en lin kaj faris al li amdeklaron. Ĉar Belerofono provadis eviti ŝin, ŝi decidis venĝi sin. Ŝi do rakontis al sia edzo, ke Belerofono faris amindumajn proponojn al ŝi. Li kredis tion kaj decidis forigi Belerofonon. Li petis lin porti al sia bopatro Iobates mesaĝon, en kiu estis skribita, ke la mesaĝisto estas allogaĉulo kaj estu tuj mortigota.
 
Tamen Iobates hezitis mortigi Belerofonon mem. Li alimaniere planis la aferon. Monstro kaŭzis zorgojn en lia lando. Oni nomis ĝin la [[Ĥimero]]. Per sia [[leono|leona]] faŭko ĝi elkraĉis fajron. Ĝi havis korpon de kapro kaj saltadis tre lerte. Ĝi havis voston de [[serpento]] kaj ĝia faŭko minacis per hokdentoj.