Ilja Arnoldoviĉ Ilf: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
[[Image:Ostap Bender Monument.jpg|thumb|left|Ostapo Bender en St.Peterburgo]]
[[File:The Twelve Chairs monument.jpg|thumb|left|La dekdua seĝo en [[Odeso]]]]
 
Ĉi tion perfekte dum duonjaro realigis ambaŭ kunaŭtoroj: la verkoj (ĝia daŭrigo estas “La ora bovido”) iĝis esprimplenaj ekzemploj de “enciklopedio de la soveta vivo” de tiama epoko. La ĉefa persono de ambaŭ libroj, gaja aventuristo Ostapo Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas kun plezuro aŭskulti tre ofte.
 
Ekde [[1932]] Ilf kaj Petrov verkis felietonojn por ĵurnalo “Pravda”. En la jaroj 1933-1934 ili vizitis la okcidentan Eŭropon kaj en 1935-1936 Usonon. El abundaj notoj kaj krokizoj al fotoj pri la vojaĝo en Usonon, publikigitaj en revuo “Ogonjok” (Lumeto), ili kompilis kaj verkis la libron “[[Unuetaĝa Usono]]” (1937).
 
En [[2003]], oni tradukis la libron ''"[[Unuetaĝa Usono]]"'' en [[Esperanto]]n el la rusa kaj enmetis tri tekstojn (RU – ENG - ESP) en [[Interreto]]n. Ĝi estas malpli konata en la mondo, ol ''“Dek du seĝoj”'' kaj ''“La ora bovido”'', kvankam preskaŭ samtempe kun apero de la ruslingva originalo en [[1937]], aperis la anglalingva traduko far Charles Malamuth sub titolo ''“Little Golden America”''
 
En [[1936]], en Usono, Ilf jam komencis suspekti sian gravan malsanon - tuberkulozon. Reveninte Moskvon, li akurate plenumis ĉiujn rekomendojn de kuracistoj kaj eĉ provis ŝerci, tamen la malsano superis. Foje li prenis la pokalon kun ĉampano kaj proponis nomi ĝin: “Ich sterbe” (germane “Mi mortas”). Kiel estas konate, tiuj vortoj estis lastaj, kiujn diris [[Anton Ĉeĥov]], granda rusa verkisto, same mortinta pro tuberkulozo.
 
La [[13-an de aprilo]] [[1937]] Ilf mortis kaj poste lia korpo estis kremaciita. La cindrujo troviĝas en ''Novodeviĉie'' tombejo en [[Moskvo]].

Liaj amikoj, alvenintaj adiaŭiĝi, trovis en lia ĉambro stakojn de ĵus eldonita libro “[[Unuetaĝa Usono]]”.
 
 
===Eksteraj ligoj===
 
* [http://www.vladimir-okc.narod.ru]] tri tekstoj de la libro [[Unuetaĝa Usono]] {{ru}}, {{en}}, {{eo}} kun bildoj
* [http://ru.youtube.com/watch?v=qsSDjl-exqo&feature=PlayList&p=93E679190EB2D119&index=3&playnext=2&playnext_from=PL#] multeparta filmo pri vojaĝo de Pozner & Urgant en Usonon kun malnova kroniko {{ru}}, {{en}}
* [http://intv.ru/view/?film_id=62493] filmo ''"12 seĝoj"'' (Bender-Mironov) {{ru}}
* [http://intv.ru/view/?film_id=62655] filmo ''"12 seĝoj"'' (The Twelve Chairs) {{en}}, {{ru}}
* [http://intv.ru/view/?film_id=13172&playNow=1] filmo ''"La ora bovido"'' (Bender-Jurskij) {{ru}}
 
 
{{DEFAULTSORT:Ilf, Ilja}}