Esperantigo de vortoj el ĉina fonto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
La revuo ''[[El Popola Ĉinio]]'' (EPĈ) dum jaroj jam pripensis kaj traktis la transskriban problemon de ĉinaj nomoj. Kvankam en Ĉinio estas la unuigita sistemo de Ĉinaj ideogramoj, tamen pro la teritoria vasteco la prononco de la samaj ideogramoj estas multe diferenca en malsamaj lokoj. Pinjino estis uzata por unuigi la transskribon. Tamen ĝia uzado portis malfacilojn por la legantoj de EPĈ, kiuj ne speciale lernis pinjinon. Iuj el la legantoj skribis al EPĈ kun propono transskribi Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn per Esperantaj literoj. Ankaŭ la redakcio de EPĈ donis grandan atenton al tiu problemo, kaj do ili decidis provi. De majo 1984 la revuo per Esperantaj literoj transskribis la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kio unuflanke faciligis al la legantoj la legadon, sed ne povis tute forigi konfuzon kaj miskomprenon. Ĉar la Esperantaj fonemoj multe diferencas de la hanlingvaj, absolute ne eblas precize fonetike esperantigi la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kaj la esperantiga sistemo diferas de ĝenerale internacie uzata pinjino. Do, EPĈ, ekde 1989, denove uzis pinjinon kaj metis la Esperantajn literojn en krampoj post la koncernaj nomoj, kiam ili unuafoje aperis en la artikolo. De 1990 EPĈ forigis la krampojn. Petate de la legantoj ekde la januara numero, 1996, la revuo denove alprenis la krampojn. Por ke la legantoj konu la Ĉinan fonetikon, la revuo konigos ĝiajn regulojn kaj regule konigos la tabelon por kompari la Ĉinan fonetikon kun la Esperanta.
 
La sistemo de EPĈ ne estas tute perfekta, sed el ĉiuj ĝis nun inventitaj ĝi plej taŭgas por situacioj kiam oni celas esperantigi vorton kaj plue uzi ĝin en Esperanto. En tiuj okazoj oni pli klopodu por uzebleco poede Esperantistoj ol por fonetika precizo. La sistemo de EPĈ estas same diskreta kiel pinjino, do eblas sufiĉe facile transskribi de unu al la alia. Jen la tabelo por esperantigo na plimulto de sonoj:
 
{| cellSpacing="0" cellPadding="2" border="1" style="text-align:center;border-collapse: collapse;"