Ŝ: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
e
relokis alineon
e
e (relokis alineon)
'''Ŝ''', [[minusklo|minuskle]] '''ŝ''', estas la 23-a litero de la [[Esperanta alfabeto]]. Ĝi havas sonon ''senvoĉan frotan postalveolan'' (estas ''senvoĉa frikativa palatalveolaro''), kiun [[IFA]]-alfabete oni skribas [ʃ]. La nomo de la litero estas "ŝo".
 
La litero '''ŝ''' estas uzata ankaŭ en la t.n. scienca transliterado, laŭ la normo [[ISO 9]], por reprezenti latinlitere la cirilan literon [[Щ]].
 
La ĉi-suba listo montras literojn, literduopojn kaj litertriopojn, kiuj reprezentas similan sonon en aliaj lingvoj. La sonoj ne nepre estas tute samaj, sed multaj parolantoj sentas ilin samaj kiel la esperantan [ŝ]. En lingvoj, kies skribo estas neregula el la vidpunkto de parolsonoj, ekz. la angla kaj franca, la listo montras tipan skribmanieron, sed la montritaj literoj aŭ literkombinoj ne nepre ''ĉiam'' reprezentas la sonon [ŝ], kaj tiun povas reprezenti ankaŭ aliaj literoj.
 
''Ŝ'' estas invento de [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], modifo de [[S]]. Ĝi similas la literon š uzatan en kelkaj lingvoj konataj de Zamenhof, sed havas formon propran al Esperanto, kaj tiel “neŭtralan”. Laŭ la Fundamento de Esperanto oni povas skribi la duliteraĵon ''sh'' anstataŭ la litero ''ŝ'', kiam oni ne povas, pro teknika kialo, uzi la ĝustan literon. La nomo de la signo aldonita al ''s'' por transformi ĝin al ''ŝ'' estas, en ordinara Esperanto, ''[[ĉapelo]]'', sed ĝi povas esti nomata ankaŭ ''cirkumflekso''.
 
La litero '''ŝ''' estas uzata ankaŭ en la t.n. scienca transliterado, laŭ la normo [[ISO 9]], por reprezenti latinlitere la cirilan literon [[Щ]].
 
[[Kategorio:Esperanta alfabeto]]
2 626

redaktoj