Stefano (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e malmajuskligo de titoloj; poluretoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Stefano''' (naskita ĉirkaŭ [[1096]], mortinta la [[25-an de oktobro]] [[1154]]) estis la lasta normanda reĝo de [[Anglio]]. Li estas ofte nomata Stefano de [[Blois]].
 
Li naskiĝis en Blois kaj estis la filo de [[Stefano, Grafola de2-a (Blois)|Stefano la 2-a, grafo de Blois]] kaj [[Adela de Normandio|Adela]], filino de [[Vilhelmo la 1-a (Anglio)|Vilhelmo la 1-a]] kaj [[Matilda de Flandrio]]. En 1106 li estis sendata al la kortego de sia onklo [[Henriko la 1-a (Anglio)|Henriko la 1-a]]. Ĉirkaŭ 1115 li iĝis grafo de Mortain. Ĉirkaŭ 1125 li edziĝis al [[Matilda de Boulogne|Matilda]], la filino de la grafo de Boulogne, kiu baldaŭ heredis tiun graflandon. Ekde [[1128]] Stefano estis kunreganto de Boulogne kaj, per sia edzino, akiris la titolon grafo de Boulogne.
 
En [[1135]] mortis Henriko la 1-a. Antaŭ sia morto li devigis siajn nobelojn promesi ke ili subtenu lian filinon, [[Matilda (Anglio)|imperiestrinon Matilda]], kiel heredonto de la angla trono, sed Stefano asertis ke la mortonta reĝo ŝanĝis sian intencon kaj nomumis Stefanon sia heredonto. Stefano kroniĝis kaj gajnis la subtenon de la plejparto de la anglaj nobeloj kaj de la [[papo]]. Tamen en [[1139]] komenciĝis enlanda milito inter Stefano kaj la imperiestrino Matilda. Dum la Batalo de [[Lincoln]] (1141) Stefano estis kaptata kaj poste enkarceriĝis en [[Bristol]]. Tamen lia edzino, Matilda de Boulogne, sukcese kunigis la subtenon de la londonanoj kaj de multaj nobeloj, kaj la imperiestrino devis fuĝi el [[Londono]]. La subtenantoj de Stefano kaptis ŝian duonfraton, [[Roberto (1-a Grafo de Gloucester)|Roberto]], kaj devigis ŝin liberigi Stefanon kontraŭ la liberigo de Roberto. Tiel Stefano regajnis la tronon, sed la milito daŭris. En [[1142]] la imperiestrino estis sieĝata en [[Oksfordo]] sed eskapis, vestate en blankaj roboj, trans la neĝon.