Papa neeraripovo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
'''Kiam kaj kiel tia nekapablo erari alestiĝas en la papo?'''
La papo devas publike komuniki al la katolika komunumo tiun ĉi certigante ke aparta propozicio ekĝuas je neeraripovo: fakte, sed ne deve, la papo antaŭ ol decidi pridemandas la episkoparon. Kondiĉo esenca por tia okaziĝo estas, ke la temo strikte kaj ekskluzive koncernu kredendaĵon kaj farendaĵon por atingi la aternan savon: ekstere de tiu cirkonstancaro kaj rigida proceduro ne ekzistas neeraripovo. Se rigardis la historion rilate tiun koncepton: nur unufojon, post la publika ekumenkoncilia agnosko, la papo alvokis tiun prerogativon: kiam Pio la 12a, post konsulta pridemando al la unuopaj episkopoj, difinis (1950) la Virgulinon Marian, la Dipatrinon, garditaĉielenprenita el la [[origina peko]], kiu male enestas en ĉiu homokorpe.
 
Facilas miskompreni pri tiu afero ĉar la neeraripovo facile aspektas aliafere kaj pro tio, ke aliaj kristanaj eklezioj, kvankam diversmotive kaj diversinterprete, ne akceptas tiun dogmon: la malpli foraj el la principo de la papa neeeraripovo povas taksiĝi la ortodoksuloj, kies teologoj koncedas al la papo nur la dignecon de unueco inter egaluloj kiel al posteulo de Sankta Petro!
Laŭ katolikismo, la papo, kiel posteulo de sankta Petro, ĉiam havis tiun esencan kvalifikon kvankam pri ĝi iompostiome kreiĝis tiu konscio en la Eklezio. Kiam la patroj de la unua Vatikana Ekumana Koncilio (1870) difinis tiun dogmon, ĝin devenigis, krom el evangeliaj tekstoj, el la pozicioj kaj deklaroj de la Ekleziaj Patroj kaj de la atestoj de ekleziaj teologoj: el kio oni deduktas ke tiu nova dogmo ekspliciitiĝas el malnovaj kreditaĵoj.