Ritaj murdoj de Toa Payoh: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Adrian Lim.jpg|thumb|right|200px|Adrian Lim trompis multajn virinojn, por ke ili donu monon kaj akceptu seksumi. Li cetere murdis infanojn por haltigi la polican enketon pri si.]]
La '''ritaj murdoj de Toa Payoh''' estis serio da du [[murdo]]j okazintaj en [[Singapuro]] en la jaro [[1981]]<small><ref>Kvankam la nomo de la afero sugestas murdojn plenumitajn laŭ [[rito]], la akuzitoj diris, ke ili nek preĝis, nek bruligis kandelojn aŭ nek plenumis ion ajn ritan dum la murdoj</ref></small>. La kadavro de naŭjara knabino estis retrovita la [[25-an de januaro]] [[1981]] apud la [[lifto]] de konstruaĵo en la distrikto [[Toa Payoh]]. Post du semajnoj, alia dekjara mortinta knabo estis retrovita en la sama areo. La du infanoj estis murditaj kiel [[oferado]]j al la [[Hinduismo|hinduisma]] [[diino]] [[Kalio (diino)|Kalio]]<small><ref>La adorantoj de [[Kalio]] normale ne plenumas buĉoferadojn. Tiu diino laŭkrede protektas homojn kontraŭ malbono kaj katastrofoj, kio ne necesas oferadojn.</ref></small>. La murdoj estis mastrumitaj de Adrian Lim, memproklamita [[mediumo]], kiu sukcese konvinkis multajn virinojn, ke li havis [[Parapsikologio|paranormalan povon]]. Liaj viktimoj donacis siajn korpojn kaj monon kontraŭ kuracadoj, beleco aŭ bonŝanco. Du el tiuj virinoj fariĝis la lojalaj asistantinoj de Lim : Tan Mui Choo edziniĝis kun li, kaj Hoe Kah Hong fariĝis unu el liaj "sanktaj edzinoj". Kiam [[polico]] komencis enketi pri [[seksatenco]] denuncita de unu el liaj viktimoj, Adrian Lim furioziĝis kaj decidis murdi infanojn por konfuzigikonfuzi la enketistojn. En ambaŭ kazoj, Hoe altiris infanon en sian apartamenton, kie li aŭ ŝi estis drogita kaj murdita de la triopo. Lim cetere seksatencis la junan knabinon antaŭ ties morto. La tri krimuloj estis arestitaj, post kiam polico trovis [[sango]]strion ĝis la apartamento.
 
La proceso daŭris 41 tagojn, kaj estis la dua plej longa proceso jam okazinta en la tribunaloj de Singapuro. Neniu el la akuzitoj neis sian kulpecon. Iliaj nomumitaj advokatoj provis ŝpari al ili [[mortpuno]]jn pledante malgravigitan juran respondecon: ili subtenis, ke la ĉefa akuzito estis mense malsana kaj ne povis plene responsi pri la murdoj. Por subteni tiun vidpunkton, ili ne hezitis alvoki kuracistojn kaj psikologojn, kiuj analizis la akuzitojn kaj diagnozis interalie [[skizofrenio]]n kaj [[deprimo]]n de la psikota kaj mania tipoj. La eksperto dungita de la prokuroro tamen refutis tiun atestaĵojn kaj asertis, ke la tri krimuloj estis plene lucidaj dum la planado kaj plenumado de la du murdoj. La juĝoj konsentis kun la vidpunkto de la prokuroro kaj do kondamnis la triopon je mortpuno. Atendante siajn ekzekutojn, la du virinoj submetis peton al la [[Britio|brita]] [[Juĝa Komitato de la Privata Konsilio|Privata Konsilio]] en [[Londono]], kaj cetere petis indulgon de la prezidento de Singapuro, sed sensukcese. Adrian Lim tute male ne klopodis por justica pardono : li akceptis sian destinon kaj iris ridetante al la [[pendumilo]]. La tri komplicoj estis pendumitaj la [[25-an de novembro]] [[1988]].