Globludo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
 
Por gazonglobludoherbejglobludo kaj [[tapiŝoglobludo]] oni uzas sferoidajn plastajn globojn por ke ili ruliĝu laŭ kurba linio. Tiun ludon oni ludas sur herbo: [[globludo]] (angle'' bowls''). Estas du tipoj- en la sudo de Britio oni ludas sur ebena surfaco sed en la nordo la kampo havas monteton- t.e. ''Crown bowls''. Unue oni rulas la [[celpilko]]n (angle ''jack'') kaj poste provas ruli la aliajn pilkojn tre proksimen aŭ eĉ tuŝantan al la celo. Estas interesa ludo ĉar la pilkoj ne estas simetria laŭ la pezo, kaj do ili ne iras en rektaj linioj sed en kurbaj. La ludanto devas pensi pri kaj la malsimetria pezo de la pilko kaj la deklivo de la monteto. La ludoj estas tiel popularaj ke oni ankaû havas internan ludon, kiun oni ludas sur granda verda tapiŝo.
 
En [[Skotlando]] oni ludas [[glitŝtonludo]]n (angle curling). Por [[kurlingo|glitŝtonglobludo]] oni uzas pezajn rondajn ŝtonojn el granito kun tenilo unuflanke. Oni rulas la poluritan [[disko]]n (nomitan ''ŝtono'') laŭ la glacio al celo, kiu ne estas keglo sed [[ringo]] pentrita sur la glacio. Aliaj teamanoj broŝas la glacion antaŭ la ŝtono por helpi ties progreson. Por gajni oni devas meti la ŝtonon pli proksimen al la ringo ol aliaj ŝtonoj.