Savoie: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: br:Savoie (departamant)
Linio 38:
La montaro kiu staras inter la riveroj [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Arc]] kaj [[Izero (rivero)|Izero ]] nomiĝas Vanoise. En ĝi estas [[Nacia Parko Vanoise]], la unue kreita franca parko. Norde de la valo Tarentezo staras la montaro [[Masivo Beaufortain|Beaufortain]], kiu fakte estas ŝtupara al [[Masivo Blanka Monto]]. Beaufortain pluiĝas suden en la montoĉenojn [[Lauzière]] kaj [[Belledonne]]. En la urbo [[Albertville]], kie [[Arly]] ĵetiĝas en [[Izero (rivero)|Izero ]], finiĝas la valo [[Tarentezo]]. Alvale la valo prenas la nomon [[Savojvaleto]] (''Combe de Savoie''). Norde de ĝi staras la prealpa montaro [[Bauges]], kaj okcidente [[Chartreuse]].

==Geologio==
La nordorienta parto apartenas laŭ geologia vidpunkto al kalka malnova montaro [[Ĵuraso]]. Norde kaj okcidente oni estas en la [[prealpaj montaroj]] el sedimentaj kalkaj petroj. Tiuj montaroj similas al montohavaj [[altebenaĵo]]j, kies randaj klifoj superas la Savojvaleton kaj la Alpan Sulkon. La aro Beaufortain-Lauzière-Belledone konsistigas la sudan sekvon de la [[Masivo Blanka Monto]] kaj apartenas la junaj [[eksteraj Alpoj]] el [[kristalaj petroj]]. Pli oriente oni estas en la petroriĉaj [[internaj Alpoj]], kies geologia historio estas longa kaj ege kompleksa.

[[Dosiero:Savojo Bozel.jpg|thumb|<250>px|[Right]|Urbeto Bozel en Tarentezo printempe]]
[[Dosiero:Paysage de l'avant-pays savoyard.jpg|thumb|250px]]

==Klimato==
La savoja klimato suferas multajn influojn. Ĝi estas esence kontinenta pro ties situo malproksima al maro. Ĝi estas vintre malvarma des pli en alto, kun multe da neĝo. Somere ĝi estas varma, kun nur iom da pluvo funde de la valoj [[Tarentezo]] kaj [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Maurienne]], kiuj estas skulptitaj meze de la alpa masivo, kie la nuboj estas jam malpleniĝintaj, kvankam la pli okcidentaj ricevas la lastajn oceanajn influojn kun multe pli da pluvo. La malaltaj alsudaj deklivoj ricevas mediteranean influon. La masivoj suferas montoklimaton kun malvarmo, neĝo kaj frosto dum pli ol la jarduono laŭ la alteco.