Vojimposta pagejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ infoj + revortumo
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Vojimposta pagejo''' aŭ mallonge '''vojimpostejo''' aŭ '''vojpagejo''' estas pagejo apud aŭtovojo, kie ties uzantoj devas pagi [[vojimposto]]n, kutime haltante aŭ nur malrapide trapasante ĝin.
 
Vojimpostaj pagejoj ekzistas ne nur apud aŭtovojoj, sed ankaŭ antaŭ partoj de vojoj, kiuj estas gravaj por la fluo de la trafiko, ekzemple antaŭ tuneloj aŭ pontoj. Vojimpostaj pagejoj aŭ estas tute aŭtomataj, aŭ homoj deĵorantaj en budoj apud la strato akceptas la monon. Oni ĝenerale povas pagi kontante, per [[kreditkarto]], [[monkarto]] aŭ per abonkarto. Kelkfoje la aŭtoj ankaŭ aŭtomate estas registritaj kaj oni poste rekte forprenas la monon de la konto de la posedanto de la aŭto.
 
Ĝenerale la kvanto, kiun oni devas pagi estas antaŭe indikita. La pagenda sumo dependas de diversaj faktoroj, kiel ekzemple speco de la veturilo (busoj, ŝarĝaŭtoj kaj pluraksaj veturiloj ĝenerale pagas pli), kiom da kilometroj oni uzis la koncernan aŭtovojon kaj kiom malfacila estis la konstruo de la koncerna aŭtovojo. Tamen en la tuta mondo estas tre diversaj sistemoj.