Darfuro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
 
== Ekonomio ==
Fundamenton de ekonomio de regiono konsistas [[agrikulturo]]. Ĉi tie oni kreskigas la [[milio]]n, la arakidon (30 % da nacia produktado), [[gumiarabiko]]. [[Bestobredado]] inkluzivas bredadon de grandaj kornhavaj bestoj (33 % da nacia bestaro), etaj kornhavaj bestoj (22 %), [[kamelo]]j (18 %), [[ĉevalo]]j<ref>[http://www.iimes.ru/rus/stat/2005/07-04-05.ht Юрченко В.П. Конфликт в Дарфуре: истоки, состояние и перспективы]</ref>. [[Nomado]]j kaj duonnomadoj okupiĝas ĉefe pri bredado de kameloj.
 
Akvon oni ricevas precipe el [[puto]]j, sezonaj akvodefluiloj kaj [[rivero|riveretoj]]. En 1970-aj en regiono estis realigita la programo pri [[akvoprovizado]], sed de tiu tempo putoj kaj aparataroj flegisiĝis tre malbone, kaj loĝantaro plimultiĝis. En 2000 Darfuro estis trafita per grandego sekeco. Rezulte sekiĝis grandaj kampoj, pereis multe da bestoj kaj suferis 700 000 homoj. Senagado de sudana registaro elvokis novan indignon de loka loĝantaro.
 
== Politiko ==
Furoj kaj aliaj lokaj popoloj celas ricevi pli postenoj en loka potenco kaj pli eblecoj por disvolviĝo de afero. Tamen en tiuj sferoj tradicie dominias araba-sudananoj. Fine 1960-aj unue riveladis la protestaj humoroj de nigrula loĝantaro.
 
En unua duono de 1980-aj [[Muamar Kadafi]], gvidanto de Libio, iom tempo subtenis tiuj protestoj por damaĝi al sia antagonisto [[Ĝafar Muhamed Nimejri]], la prezidento de Sudano. Post la renverso de tiu Kadafi ĉesis apogi la darfuran opozicion.
 
== Interna milito ==
 
La konflikto inter nomadoj ([[ĝalul]]) kaj kamparanoj (furoj) komencis por diversaj kaŭzoj. Ĝalul ĉiam pendolis kun kameloj inter la [[stepo]] sude de la [[dezerto]] kaj la monteta regiono en la centra Darfur, kie la fur akceptis ilin gastame. Ili interŝanĝis la reciprokajn produktojn kun la kamparanoj. Se ilia grego perdiĝis, do nomadoj mem iĝis kamparanoj.
 
[[Dosiero:Darfur report - Page 4 Image 2.jpg|140px|left|thumb|<center>''Viro el ĜanĜavid''. Darfuro. 2004]]
 
La [[Klimata ŝanĝo|klimata ŝanĝiĝo]] kaŭzis ampleksiĝo de la dezerto en la nordo kaj devigis la nomadojn orientiĝi pli al la sudo. Ekde 1980 la dezerto etendiĝis suden kaj la kamparanoj bezonis pli grandajn areojn, ke kaŭzis malampleksiĝon de la paŝtejoj. La kamparanoj kvazaŭ tranĉis la kamel-vojoj pere de kamparoj kaj ne permesis uzi bonkvalitajn kampojn al tiuj ĝalul kiuj perdis sian gregon.
Okaze de la granda sekeco kaj sekve [[malsatmizero]] en la jaroj 1984 kaj 1985 komencis bataloj inter nomadoj kaj kamparanoj. [[Libio]] kaj sudana registaro apogis la nomadojn kaj uzis kontraŭ kamparanoj la taĉmentojn de beduena milicio – [[Ĝanĝavid]] (''Diabloj sur ĉevaloj''). Tiu agis kiel rabistoj: torturi la homojn, amase perfortigi virinojn, forpeli ilin de la loĝlokoj, bruligi la vilaĝojn, detrui fruktarbojn kaj akvumo-kanaletoj<ref>[http://www.comlink.apc.org/ave/darfur.htm Alex de Waal. Pri la genocido en Darfur - Sudano]</ref>.
 
En Darfuro komenciĝis sanga interna milito en [[2003]] inter la sudana registaro ([[araboj]], [[muslimoj]]) kaj ribelaj grupoj ([[nigruloj]] kaj [[kristanoj]]; ''[[Liberiga Armeo de la Sudana Popolo]]'' (SPLA) kaj ''[[Justico kaj Egaleco]]'' (JEM)). La sudana prezidento [[Omar Hassan al-Bashir]] dekomence okupas severan pozicion, deklarinte ke li malkonfesi eblecon de intertrakto kun ribeluloj. Tamen somere 2003 plimultiĝis skalo de militaj agadoj kaj registaro konsentis pri intertrakto. La 6-an de septembro 2003 per peranto de Ĉado la registaro kaj [[Sudana Liberiga Movado]] (SLM) subskribis la interkonsenton pri pafĉesigo.
 
La batalantoj interkonsentis pri armistico en [[2004]], sed oni ofte rompis tion.
 
La 9-an de junio 2005 la [[NATO]] anoncis ke ĝi helpos la [[Afrika Unio|Afrikan Union]] por la konservado de la paco en Darfuro<ref>[http://eo.mondediplo.com/article1347.html Zajec O. Ses jardekoj de la NATO]</ref>.
 
La 18-an de majo 2007 oficisto de la speciala delegacio de Afrika Unio en Sudano diris, ke en la sama tago Afrika Unio atingis koncernan interkonsenton kun la armita sekto [[Minni Minnawi]] de SLM por mildigi la streĉan situacion en la vilaĝo [[Um Barro]], nordokcidente de la Darfuro. Afrika Unio, la ribeluloj kaj loĝantoj de la vilaĝo konsentis meti la feliĉon kaj sekurecon de la loĝantoj de tiu regiono en la unuan lokon. Samtempe la ili konsentis fondi sendependan enketan komitaton pri la ataka evento okazinta en la komenco de aprilo en Um Barro<ref>[http://esperanto.cri.cn/121/2007/05/19/1@61582.htm Afrika Unio atingis interkonsenton kun sudana armita organizo]</ref>.
 
La 21-an de majo 2007 prezidanto de la Komitato de Afrika Unio [[Alpha Oumar Konare]] deklaris en [[Kairo]], ke intermacia puno kontraŭ sudana registaro nur kaŭzos komplikiĝon de la darfura problemo<ref>[http://esperanto.cri.cn/121/2007/05/22/1@61705.htm Prezidanto de la Komitato de Afrika Unio oponas kontraŭ puno al Sudano pro darfura problemo]</ref>.
 
La 15-an de julio 2007 en [[Tripolo]] (Libio) komenciĝis la internacia konferenco pri darfura problemo<ref>[http://esperanto.cri.cn/121/2007/07/16/1@65638.htm Inaŭguriĝis internacia konferenco pri darfura problemo de Sudano]</ref>.
 
En februaro de 2008 en orientan Ĉadon kaj [[Centr-Afrika Respubliko|Centr-Afrikan Respublikon]] komencis deplojiĝi la [[Forto de la Eŭropa Unio]], konsistinta pli ol 3 700 [[Francio|francaj]] soldatoj, por protekti rifuĝintojn de Darfur kaj internajn delokigitojn. La 4-an de marto okazis incidento: sudanaj fortoj interbatalis kun trupoj de la Forto de la Eŭropa Unio en Ĉado, post kiam ili transiris la landlimon en Darfur. Rezulte estis mortigitaj kaj vunditaj ambaŭflanke, kaj malaperis franca soldato<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=297:sudanaj-trupoj-batalas-kontra-eufor-&catid=25:politiko&Itemid=69 Sudanaj trupoj batalas kontraŭ Eufor ]</ref>. En misio sub la aŭspicioj de la Eŭropa Unio partoprenis 11 eŭropaj landoj. Dua plej granda nacia kontingento post la franca estis la [[Pollando|pola]], kiu nombris 400 soldatojn<ref>[http://www.polskieradio.pl/eo/print.aspx?iid=95718 Polaj soldatoj en Ĉado]</ref>.
 
En majo 2008 en [[Oslo]] okazis la konferenco pri darfura problemo<ref>[http://esperanto.cri.cn/121/2008/05/07/1@80321.htm Ĉinio esprimis daŭre subteni solvon de darfura problemo]</ref>.
 
La 14-an de julio 2008 prokuroro de la [[Internacia puna kortumo]] (IPK) [[Luis Moreno-Ocampo]] akuzis la sudanan prezidenton [[Omar Hassan al-Bashir]] pri [[genocido]], kontraŭhomaraj kaj militkrimoj en Darfur faritaj dum la lastaj kvin jaroj. La sudana ministerio pri Eksterlandaj Aferoj siaflanke deklaris, ke ĝi ne agnoskas la Internacian Tribunalon nek ĝiajn decidojn<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=743:sudana-prezidento-akuzita-pro-militkrimoj&catid=25:politiko&Itemid=69 Sudana prezidento akuzita pro militkrimoj]</ref>.
 
Arabaj ministroj pri Eksterlandaj Aferoj urĝe kunvenis en [[Kairo]] por diskuti tiu decidon. Rezulte estis la rezolucio, kiu diris: "La konsilio decidas solidarecon kun la Respubliko de Sudano kontraŭ tiuj decidoj kiuj malfortigas ties suverenecon, unuecon kaj stabilecon kaj ĝi malkonsentas pri la malekvilibrigo, ne objektiva pozicio de la Ĝenerala Prokuroro de la Interna Kriminala Tribunalo"<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=765:arabaj-nacioj-subtenas-sudanon&catid=25:politiko&Itemid=69 Arabaj nacioj subtenas Sudanon]</ref>.
 
En novembro 2008 la sudana prezidento Omar Hassan al-Bashir anoncis tujan batalĉesigon en Darfur kaj diris, ke registaro komencos senarmigi miliciojn kaj restrikti la uzon de armiloj inter armitaj bandoj. Li faris tio post sciigo de la finaj rekomendoj de la "[[Iniciato de Sudana Popolo]]" (angle SPI), registarsubtenata grupo kiu intencas trovi pacosolvon en Darfur, kiu ne implikas iun ajn grupon da ribeluloj. "Mi per ĉi tiu anonco deklaras nian tujan senkondiĉan batalhalton inter la armitaj fortoj kaj la interbatalantaj frakcioj, kondiĉe, ke efika kontrolmekanismo estu starigita kaj observita de ĉiuj implikataj partioj," diris Bashir. JEM kaj aliaj grupoj da ribeluloj ne partoprenis intertraktojn<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=1138:sudano-deklaras-batalesigon-en-darfur&catid=25:politiko&Itemid=69 Sudano deklaras batalĉesigon en Darfur]</ref>.
 
La 17-a de februaro 2009 la reprezentantoj de la registaro de Sudano kaj ''Jem'' subskribis deklaron de bonaj intencoj post tagoj de intertraktadoj en [[Kataro]]. La interkonsento alvokas al ĉesigo de atakoj kontraŭ rifuĝintejoj kaj interŝanĝo de kaptitoj. Aliaj grupoj da ribeluloj en Darfur ne partoprenis la diskutojn kun la registaro<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=1401:interkonsento-inter-sudana-registaro-kaj-darfur-ribeluloj&catid=25:politiko&Itemid=69 Interkonsento inter sudana registaro kaj Darfur-ribeluloj]</ref>.
 
La 4-an de marto 2009 la Internacia puna kortumo verdiktis pri la aresto de Omar al-Baŝir pro akuzoj de [[militkrimo]]j en Darfur. Malgraŭ tio Omar al-Baŝir dum marto vojaĝis al [[Eritreo]], [[Egiptio]] kaj Libio. Krome li elpelis el Darfur de 13 internaciaj helpagentejoj.
 
[[Dosiero:Darfur refugee camp in Chad.jpg|250px|left|thumb|<center>''Rifuĝejo''. Ĉado. 29-an de marto 2005]]
 
[[Muamar Kadafi]], prezidento de la Afrika Unio, deklaris, ke tiu la decido naskas "gravan precedencon kontraŭ la sendependeco de malpli potencaj ŝtatoj, ilia suvereneco kaj iliaj politikaj elektoj". Li diris al [[Ban Ki-moon]], la [[Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj|Ĝenerala Sekretario]] de la Unuiĝintaj Nacioj, ke la Kortumo "utiligas politikon de duobla normo kiam ĝi akuzas afrikajn kaj triamondajn ŝtatojn"<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=1474:sudana-prezidento-spitas-internacian-tribunalon&catid=25:politiko&Itemid=69 Sudana prezidento spitas Internacian Tribunalon]</ref>. [[Kamal Obaid]], sudana ministro pri informoj kaj komunikadoj, nomis la Internacian kortumon "kortumon de blankuloj" kaj la arestomandaton "insulton"<ref name="homo" />.
 
La [[Unuiĝintaj Nacioj]] (UN) taksas, ke 300 000 homoj estis mortigitaj en la konflikto kaj 2,5 milionoj estis devigitaj fuĝi iliajn hejmojn<ref name="homo">[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=1428:sudana-prezidento-akuzita-pri-militkrimoj&catid=25:politiko&Itemid=69 Sudana prezidento akuzita pri militkrimoj]</ref>. Pli ol 1.000.000 rifuĝis kaj vivas en rifuĝejoj en la [[Ĉado]]. La registaro de Sudano asertas, ke nur 10 000 homoj mortis kaj okcidentaj landoj intence misformas la informon pri kvanto de viktimoj.
 
=== La paciga misio de UN kaj Afrika Unio ===
[[Dosiero:Un, darfur.jpg|250px|right|thumb|<center>''Pacigistoj de Afrika Unio''. Darfuro. 2007]]
 
Gi estis organizita laŭ la rezolucio de UN n. 1769 [[Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj]] 31-an de julio 2007 por restarigi ordon en Darfuro kaj doni humanisman helpadon. La sudana registaro akceptis tiun rezolucion<ref>[http://es1.chinabroadcast.cn/121/2007/09/17/1@69896.htm Ĉina pionira trupo estas preta por veturi al Darfuro]</ref>.
 
En julio 2008 36 grupoj por homaj rajtoj kaj neregistaraj organizaĵoj eldonis la raporon, en kiu akuzis la internacian komunumon, ke ĝi ne provizas per bazaj nemalhaveblaj ekipaĵoj la pacigan mision. Neniu lando donacis ununuran helikopteron. Antaŭ tri semajnoj araba milicio atakis konvojon de la Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj. Rezulte sep pacigistojn estis mortigitaj kaj 19 vunditaj. Pacigistoj estas tiom malbone ekipitaj, ke iuj soldatoj surhavas bluajn plastajn sakojn sur sia kapo ĉar ili ne ricevis la norman bluan kaskon de la UN. Ĝis tiu tempo nur proksimume triono de la celataj 26 000 pacigistoj estis deplojitaj<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php?option=com_content&view=article&id=810:subteno-por-misio-en-darfur-misio-uras&catid=25:politiko&Itemid=69 Subteno por misio en Darfur urĝas]</ref>.
 
=== Roloj kaj pozicioj de aliaj landoj ===
[[Dosiero:Darfur Protest.jpg|200px|left|thumb|<center>''Manifestacio pri Darfuro'']]
 
'''Ĉinio'''
 
Tradicie subtenas la sudanan registaron, deklarante ke enkondukado de sankcioj nur komplikiĝos situacion en regiono.
 
En februaro 2008 [[Liu Guijin]], speciala delegito de la registaro de [[Ĉinio]] pri darfura problemo, transdonis en [[Kartumo]] helpajn materialojn en valoro de 80 milionoj da [[juano]]j kaj deklaris, ke plejparto de gi transportas al Darfuro. Li diris, ke Ĉinio ankaŭ liveris prunton de 50 milionoj da [[Usona dolaro|usonaj dolaroj]] por konstrui akvoprovizan instalaĵon, kaj nun la konstruo iras glate<ref>[http://esperanto.china.org.cn/novajhoj/2008-02/27/content_10893403.htm Plejparto de la helpaj materialoj de Ĉinio estis transportita al Darfuro]</ref>.
 
En aprilo 2008 la registaro de Ĉinio akceptis la inviton de UN pri ekspedo de sapeistaj taĉmentoj al Darfuro. La unua trupo atingis regionon en novembro. La 10-an de januaro 2009 la unua taĉmento el 153 oficiroj kaj soldatoj de la dua pac-konserva inĝeniera trupo de Ĉinio flugis al Darfuro por konstrui kaj gardi vojojn, pontojn, konstruaĵojn, aviadilo-haltejojn kaj defendajn fortikaĵojn. Ankaŭ gi respondecis pri esploro de akvofonto, putoborado kaj pri konstruo de akvoĉerpaj ekipaĵoj. Laŭ plano la dua taĉmento konsistanta el 161 oficiroj kaj soldatoj devis flugi al Darfuro en la 18-a de januaro<ref>[http://www.espero.com.cn/z09-00a/z09-00-13.htm La dua pac-konserva inĝeniera trupo de Ĉinio flugis al Darfuro]</ref>.
 
[[Dosiero:Minni Minnawi and George W Bush (cropped).jpg|250px|right|thumb|<center>''George W. Bush kaj Minni Minnawi''. Vaŝingtono. 25-an de julio 2006]]
 
 
'''Italio'''
 
En 2005 donis pli ol 7 milionojn da eŭroj por la helpado loĝantarojn de Darfuro<ref>[http://radioarkivo.org/vidu.php/1893 RAI INTERNATIONAL - trasmissione in lingua esperanto di sabato 5.3.2005]</ref>.
 
'''Usono'''
 
La 19-an de julio 2007 [[Prezidento de Usono|usona prezidento]] [[George W. Bush]] deklaris, ke li decidis ne solflanke sendi [[Usona armeo|usonan armeon]] al Darfuro<ref>[http://esperanto.cri.cn/121/2007/07/20/1@65972.htm Bush esprimis ne solflanke sendi usonan armeon al Darfuro]</ref>.
 
==Referencoj==
Linio 110 ⟶ 35:
 
== Vidu ankaŭ ==
[[Milito en Darfuro]]
[[Liberiga Armeo de la Sudana Popolo]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://sleeplessinsudan.blogspot.com/ La blogo de kunlaboristo de humana organizaĵo en Darfuro] ([[Angla lingvo|en]])
 
== Aliaj proektoj ==