Bazilo Polenov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Samjare '''Polenov''' gajnis la grandan oran medalon de Akademio pro sia verko ''“Kristo revivigas filinon de Jairus”''.
 
Ekde [[1872]] li vojaĝis tra [[Eŭropo]] kiel pensiulo de Akademio, kie konatiĝis kun tiea belarto. Li longe troviĝis en [[Parizo]], kie verkis pantraĵonpentraĵon ''“La aresto de hugenotino”'', pro kiu li poste diplomiĝis kiel akademiano.
 
En [[1876]] li revenis [[Rusio]]n kaj tuj veturis en fronton de la rusa-turka milito, kie li servis kiel ĉefa pentristo de carido, heredonto ''Aleksandro'' (estonta imperiestro [[Aleksandro la 3-a]]).
[[File:Wassilij Dimitriewitsch Polenow 003.jpg|thumb|Moskva korteto - 1878]]
[[File:Polenova photo.jpg|thumb|left|120 px|fratino Helena Polenova]]
Post la milito '''Polenov''' tranlokiĝistranslokiĝis al [[Moskvo]], en kiu longtempe loĝis. En la ĉefurbo aperis lia pentraĵo ''«Moskva korteto»'', kiu alportis al li novan grandan gloron. Ĉi-loko situanta encentre de [[Moskvo]], en ''Arbat'' distrikto, nun aspektas tute malsame, kvankam la bela preĝejo feliĉe konserviĝis.
 
En [[1884]] la pentristo vojaĝis al [[Konstantinopolo]], [[Palestino]], [[Sirio]] kaj [[Egiptio]], kie li multe laboris kaj verkis kelkajn rimarkindajn penraĵojnpentraĵojn pri la historiaj personoj.
 
Post interkonatiĝo kun [[Savo Mamontov]], fama entreprenisto kaj mecenato, '''Bazilo Polenov''' kaj lia fratino, ankaŭ pentristino ''Helena'', ofte vizitis bienon [[Abramcevo]], kiu estis lulilo de multaj eminentaj reprezentantoj de la rusaj kulturo kaj belartoj. Dank’ al granda kontribuo de ''Helena Polenova'' en [[Abramcevo]] aperis unika, originala ligna skulpturo. Ŝi mem kaj ŝiaj asistantoj instruis la lignan metion al adoleskoj el proksimaj vilaĝoj, kiuj ellaboris sian novan stilon.