Najado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|300px|''Najado'' aŭ ''[[Hilaso kaj nimfo'' de John William Waterhouse (1893)]] Laŭ la helena mitologio '''najadoj''' (greke Να…
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Naiad1.jpg|thumb|300px|''Najado'' aŭ ''[[Hilaso]] kaj nimfo'' de [[John William Waterhouse]] (1893)]]
 
Laŭ la [[helena mitologio]] '''najadoj''' ([[greka lingvo|greke]] Ναιάδες ''Naiádes'', Ναίδες ''Naídes'' aŭ Νάιτιδες ''Náitides'', el νάειν, ‘flui’ kaj νἃμα, ‘fluanta akvo’) estis la [[nimfo]]j rilataj kun dolĉanemara fluanta akvo (fontoj[[fonto]]j, putoj[[puto]]j, rojoj[[rojo]]j kaj riveretoj), kiuj diece personigis la akvofluaĵon kie ili loĝis, same kiel [[oceanido]]j faris pri riveroj[[rivero]]j kaj aliaj antikvaj spiritoj pri nefluantaj akvoj kiel lagetoj kaj diglagoj.
 
Antikvaj grekoj pensis ke ĉiu akvo en la tuta mondo apartenis al la sama vasta unuaĵo: mara akvo filtriĝis ĝis la profunda subtero kaj poste spruĉis sur ĝia surfaĉo, formante riverojn kaj fontojn, kiuj poste revenis al granda oceano. Do, kvankam najadoj rilatis nur kun dolĉanemara akvo, kutime rakontoj miksas ilin kun oceanidinoj (diaj personigoj de salamara akvo) kaj nerejdoj (nimfoj de la [[Mediteraneo|Mediteranea maro]]). Pro tio, ekzemple, oni diris ke [[Aretusa]], fonta nimfo, fluis sub la [[Peloponeso]] kaj la Mediteraneo kaj spruĉis poste en [[Sicilio]].
 
Same kiel la ceteraj nimfoj, najadoj estis inaj spiritoj kuj tre longe vivis, sed estis mortemulinojmortulinoj. Tial kial ilia ekzisto rilatis kun akvo fluado, se ilia fonto aŭ rivereto sekiĝis ili, simple, mortis.
 
Ilia genealogio diferencas dependante de la verkisto. [[Homero]] multfoje nomas ilin ''filinoj de [[Zeŭso]],'' sed ankaŭ asertas ke ilia patro estis la [[titano]] [[Oceano (mitologio)|Oceano]]. Kutimas ankaŭ konsideri ilin filinoj de la [[oceanido|rivero]] kie ili loĝas. Tiaj akvaj estaĵoj oftas ankaŭ en aliaj mitologioj kaj legendoj tra Eŭropo, eĉ ene de tiuj tute ne rilataj kun la greka kulturo, kiel la putaj diinoj de la nordokcidentaj [[keltoj]]. De tiu kulto, ekzemple, devenis poste, dum [[mezepoko]], kelkaj historioj pri lokaj sanktuloj kaj la demono nomata [[Melusina]].
 
Ĉiu fonto havis ĝian propran najadonajadonaroaron da ili (kutime, fratinoj) kaj ĝian propran legendon. De la pratempoj ĉiu komunumo adoris ĝian lokan akvonimfon kiel peranto de tera kaj homa fekundeco. Dum ceremonioj pri oficiala plenkreskado, junuloj oferis iliajn infanajn hartufojn al ili. Ofte najadoj havas sanigintan povon, kaj tial malsanuloj trinkis ilian akvon aŭ (ne tro kutime) baniĝis en ĝi. Pro tio famis [[Lerna]], kie oni ceremonie dronigis bestojn. Multaj [[orakolo]]j troviĝis apud tiuj sanigaj fontoj, kaj de ĝia sciiga povo devenas la historio de [[Aristeo]], kiu, serĉante siajn abelojn, estis invitita subakviĝi de sia onklino [[Aretusa]], kaj tiel la animo de droninto donis al li per la najadoj tre utilajn konsilojn.
 
Tamen, kelkaj najadoj ankaŭ danĝeris: baniĝi en ilia akvo aŭ rekte rigardi ilin povis esti kondireratakonsiderata puninda [[sakrilegio]]. Tiam, la ofendinto kutime freneziĝis. Ili povis esti ankaŭ tro pasiemaj kaj ĵaluzaj: [[Argonaŭtoj|argonaŭto]] [[Hilaso]] estis forkaptita de najadoj pro sia beleco kaj [[Dafniso]] blindigita de sia amantino [[Nomia]] kiam ŝi malkovris lian nefidelecon.
 
Multaj gloraj genealogioj (ekzemple tiuj de [[Ikario]], [[Eriktonio]] aŭ [[Tiesto]]) devenas de najado. La mitologiisto [[Robert Graves]] opiniis ke, per tiaj geedziĝoj inter herooj kaj lokaj najadoj, la helenoj pravigis ilian alvenon kaj regadon sur la urbo. Tia estis, ekzemple, la historio de [[Hipseo]], lapita reĝo kiu edzinigis [[Klidanopo]]n kaj estis patro per ŝi de [[Cireno]]. Laŭ Graves, saman originon havis la konstantaj enamiĝoj kaj perfortoj de Zeŭso, kiuj simbolas la anstataŭigon de antikvaj kultoj per la olimpikaj.