Incidento Ballinglass: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La esprimo '''Incidento Ballinglass''' signifas perpolican forpeladon la 13-an de marto 1846 en konteksto de la Granda malsatego en Irlando (1845-1849). Irlando estis ti…
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
Tiu sistemo restis, kiam [[terpoma fitoftoro]] neniigis la terpoman rikolton kaj kaŭzis [[malsatego]]n. La greno kaj la bestaj produktoj estis forliveritaj per militista protekto. La kamparanoj, kiuj en tiu situacio ne povis pagi la lumonon, estis forpelitaj el la domo, agro kaj ili tiel perdis ĉiun vivtenan bazon.
 
La ĉ. 300 loĝantoj de vilaĝo [[Ballinglass]] en [[Graflando Galway]] estis relative bonhavaj - kompare al aliaj kamparanoj de Irlando -, sed ili estis do forpelitaj, ĉar la grandbienulo Mrs. Gerrard volis tie establi bovejon. La 13-an de marto 1846, forpelis la armeo kaj la polico la homojn de Ballinglass kaj detruis la domojn de la vilaĝo. La forpelitaj tranoktumis sur ruinoj de siaj domoj. Sekvatage alvenis la armeo kaj la polico denove pro tio kaj ili fine forpelis ilin. Oni malpermesis al la najbaroj, ke ili ofertu tranoktejojn por la forpelitoj.
 
Tiu evento eniris la historion kiel ''Ballinglass Incident''. Temis ne escepte kazo, sed tio okazis tiutempe grandamase en Irlando kaj trafis dekmilojn de malriĉaj kamparanoj.