FMLN: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Ĝi fondiĝis en 1980 el la grupiĝo de 5 revoluciaj grupoj de la [[1970-aj jaroj]]. Pro ekonomia krizego, koruptado kaj murdo de episkopo Romero fare de militistoj la FLMN ekkomencas militan agadon kontraŭ la armeo kaj la ŝtato. Tiu enlanda milito dum 12 jaroj kaŭzos ĉirkaŭ 75,000 mortintojn. La FLMN enhavis ĝis 6,000 membroj en la [[gerilo]].
 
Ĉirkaŭ [[1989]] la gerilo ne estis sukcesinta, la komunismo ekfalis en [[Eŭropo]] kaj ankaŭ la sandinisma reĝimo ekfalis en [[Nikaragvo]], kiu ĝis tiam estis helpa reĝimo. Do komencis pacnegocado kiu alvenis al la Traktato de [[Ĉapultepek]], [[Meksikio]], inter la gerilo de la FLMN kaj la registaro de [[Alfredo Cristiani]] de la dekstra partio [[Arena]]. Ekde tiam la FLMN partoprenis en la demokratia sistemo kaj malvenkis en la balotadoj de [[1994]], [[1999]] kaj [[2006]], sed venkis relative januare de [[2009]] en la parlamenta balotado kaj absolute en la prezidenta balotado de marto de 2009, kiam venkis [[Mauricio Funes]] per 51,2 % de voĉdonoj<ref>''El País'', 17a marto 2009, "La izquierda llega al poder en El Salvador", paĝoj 2 kaj 3.</ref><ref>''El País'', 1a junio 2009, "La izquierda llega al poder por primera vez en El Salvador", paĝo 3.</ref>.
 
==Notoj==