Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Ebla malkongruo inter balotrezulto kaj fakta volo: Bele. Ŝajne vere la racio povas venki la baloton... Ĉu eblas ŝanĝi sian voĉon?
Linio 168:
:Fakte, ĝenerale pli bonas (se oni ignoras ne deziras eviti malsimplecon de la balotmetodo) metodoj, ĉe viuj la voĉdonantoj listigas siajn preferojn de ĉiuj eblaj alternativo (do ĉiu voĉdonanto diras, kiu estas lia preferata alternativo, kiun alternativon li preferas post tiu ktp). Se oni supozas, ke la plej multaj voĉdonantoj de la unua alternativo mencius la kvaran alternativon kiel sian malplej preferatan alternativon, kaj inverse, tiam Condorcet-metodoj ([[de:Condorcet-Methode|de]], [[en:Condorcet method|en]]) – kiel ekzemple la Schulze-metodo kiun ankaŭ uzas Wikimedia – laŭ la ĝisnunaj voĉdonoj rezultigus venkon de la tria alternativo, kiu laŭ nia balotmetodo eĉ ne atingas la duan raŭndon. Tiajn pripensojn ni nepre konsideru, se la baloto estos interpretata nur kiel opini-esprimo, ne kiel laŭ-regula baloto. (Se ni konsideros la baloton laŭ-regula, ni kompreneble neniel distanciĝu de la antaŭe fiksita balot-metodo.) [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 12:03, 25. Jun 2009 (UTC)
:: Mi tre timas tiun frazon: "oni uzu racion" ĉar ja montriĝis ĉi tie ke ĉiu havas sian racion. Ja balotado ne kontentigas, ĉar efektive la mil manieroj prezenti la demandojn kondukas al mil malsamaj rezultoj, eĉ far kongruaj voĉdonantoj... Kiel elturniĝi ? Laŭ mi, kiel mi ofte proponis por diversaj aferoj, lasu la aferojn mem solviĝi, kiel ekzemple okazis por "komputilo". La nomoj de landoj sekvas regulojn kiuj ne estas gramatikaj sed historiaj aŭ similaj, do neniu gramatika regulo povos ŝparigi parkeradon. Se mi konas "Danlando"n ja mi povas gramatike dedukti "Dano"n, sed ne la malo. --[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 16:07, 25. Jun 2009 (UTC)
:::Bedaŭrinde, tion vi en la hodiaŭ uzata sistemo dedukti ne povas, ĉar sen la scio, ke la radiko estas ''Dan''', vi ne ankaŭ ne scius ĉu tiu ''-land-'' estas radikparta (Nederlando) aŭ sufiksa (Svislando). La sistemo, uzanta ununuran sufikson por ĉiuj gentobazaj landoj, estas plej tauga, bedaŭrinde nuntempe nur la revuo ''TEJO tutmonde'' ĝin uzas. --[[Vikipediisto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] 20:41, 25. Jun 2009 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Baloto/Landonoma unueco".