Vikipedia diskuto:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 179:
: Ili ja estas sinonimoj. Pri tio certe ĉiuj el ni samopinias. Sed tamen preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj elektas uzi aŭ nur I-formojn, aŭ nur UJ-formojn de gentobazaj landnomoj. Grava ekzemplo estas Monato, kiu uzas nur I-formojn. Se iu sendas artikolon kun UJ-formoj, oni ŝanĝas la tekston laŭ la redaktaj reguloj de Monato. Tio estas tute akceptebla afero. En enciklopedio tiaj redaktaj principoj estas almenaŭ same indaj kaj normalaj kiel en gazeto. Ĝis nun ankaŭ ĉi tie praktike regis tia stato: Oni uzadis nur I-formojn, kaj ankaŭ UJ-preferantoj agis laŭ tio - laŭ silenta aŭ subkomprenata regulo. Sed estos interese vidi, kiel evoluos la enhavo de nia Vikipedio, se ekregos libereco. Ĉu la I-preferantoj vere akceptos la multajn UJ-formojn, kiuj tiam invados Vikipedion? [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 13:23, 26. Jun 2009 (UTC)
::Se oni ''ne'' enkondukas regulon, tio ''ne'' signifas, ke oni agu estonte laŭplaĉe. Se ekzemple iu homo nun argumentas por unueco kaj baldaŭ malunuece enmetos UJ-formojn en vikipedion (elserĉante eblajn truetojn ĉe la difino de libereco sur la voĉdona paĝo), la aliaj komencos meti al si demandojn pri tia agado kaj pri la homo... --[[Vikipediisto:Lu Wunsch-Rolshoven|Lu]] 14:07, 26. Jun 2009 (UTC)
:::Tion mi ne bone komprenas. Ĉu vi celas, ke tiuj redaktantoj, kiuj nun voĉdonas por unueco, estonte devos nur uzi I-formojn, ĉar I-formoj nun superregas en la Esperanta Vikipedio, dum nur tiuj redaktantoj, kiuj nun voĉdonas por libereco, rajtos efektive libere redakti? [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 10:01, 27. Jun 2009 (UTC)
:::Kion vi intenceas per la esprimo "ne enkonduki regulon". En via afiŝo ŝajnas, kvazaŭ vi konsideras venkon de la kvara regulo kiel ne-enkondukon de regulo. Nu, fakte la kvara alternativo same kiel la aliaj enkondukus regulon, nome regulon kiu difinus ke nun estas libereco pri landnomoj en la Vikipedio (kun precizigo kio estas tiu libereco). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 19:58, 26. Jun 2009 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Baloto/Landonoma unueco".