Tri-dimensia spaco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Aliaj ofte uzataj [[koordinatosistemo]]j en tri-dimensia eŭklida spaco estas [[cilindraj koordinatoj]] kaj [[sferaj koordinatoj]].
 
Alia matematika vojo de vidado de tri-dimensia spaco estas uzata en [[lineara algebro]], kie la ideo de [[sendependeco]] estas kritagrava. Spaco havas tri dimensiojn ĉar la longo de skatolo estas sendependa de ĝia larĝo kaj profundo. Do spaco estas tri dimensia ĉar ĉiu punkto en la spaco povas esti priskribita per [[lineara kombinaĵo]] de tri sendependaj [[koordinata vektoro|koordinataj vektoroj]]. En ĉi tiu vido, la fizika spaco-tempo estas kvar dimensia ĉar tempo kiam iu evento okazas estas sendependa de ĝia situo en spaco.
 
Plejofte tri-dimensia [[eŭklida spaco]] (do, kun nula [[malrekteco]]) estas konsiderata, sed povas esti konsiderata ankaŭ tri-dimensia [[hiperbola spaco]] (kun negativa malrekteco), [[3-sfero]] (kun pozitiva malrekteco) kaj la aliaj variantoj kun diversa malrekteco.