Sago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligilojn aldonis
Linio 1:
'''vidu ankaŭ [[Sago (konstelacio)]]'''
 
La '''sago''' estas pafaĵo de la [[arko (armilo)]], tenita, portita en [[sagujo]]. Ĝia malkovro estis grava en la evoluo de la [[taktiko]], ĉar tiu estis la unua armilo, kiu baziĝis sur elasteco.
 
==Konstruo==
La sago estas longa, maldika, rekta (plej ofte ligna aŭ fragmita) vergo, kun sagopinto ĉe la antaŭa fino, kiu estis pretigita el ŝtono kaj osto en la praepoko, pli poste el metalo. La alia fino estas entranĉaĵo, fortigita por ke oni povu surmeti ĝin sur la tendenon. Oni stabiligis la sagofluon per simetrie fiksitaj plumoj (2, 3 aŭ 4).
 
Hodiaŭ, oni jam produktas sagojn el [[aluminio|aluminiaj]] alojoj[[alojo]]j aŭ karbonaj plastoj aŭ el ties kombinaĵoj.
 
==Tipoj==
La sago de la orient-eŭropaj popoloj pretiĝis el [[fragmito]], la eŭropanoj el [[frakseno]] aŭ [[karpeno]]. La romia sagopinto estas trieĝa, tiuj de la mezepoko estis dievrsformaj: glataj, cilindraj, pikaj, foliaj, rombaj, harpunaj ktp.
 
La popoloj uzis la sagojn ĝis la 17-a jarcento, kiam amase disvastiĝis la pulvoraj pafiloj. Oni uzis [[veneno|venenŝirmitajn]] sagopintojn aŭ brulig-sagojn.
 
La modernaj [[ligno|lignaj]] sagoj estas pretigitaj el [[cedro]] aŭ alia pinaco.
 
[[Kategorio:Armiloj]]